Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Bronkito (inflamo de la bronkoj)

komenciĝas per seka kaj eĉ dolora tusado, ĉar la bronkoj ankoraŭ ne pro-duktas sufiĉan kvanton da muko. Sed post kelkaj tagoj la sekrecio pliiĝas, faciligante la sputadon. Aliaj simptomoj estas iom da febro, senapetiteco, laceco kaj ĝenerala malbonfarto. Ĝia akuta stadio povas daŭri 2-3 semaj-nojn, se ĝi ne estas trafe kuracita. Sed sekvante la subajn indikojn, oni facile resaniĝas en malmultaj tagoj.

Antaŭ ĉio evitu kontraŭtusajn kuracilojn, kiuj nur ĉesigas la tusadon, sed tute ne kuracas la malsanon. La tusado estas utila simptomo, ĉar ĝi ebligas la eliminadon de la mukaĵoj, mikroboj, polvo kaj aliaj malutilaj substancoj, kiuj alimaniere restus interne malhelpante la resaniĝon. Unue oni de-vas helpi tiun eliminadon pere de 1 aŭ 2 ĉiutagaj vaporbanoj al la supra duono de la korpo, tio estas, de la zono ĝis la kapo, dum 15-20 minutoj. Tiucele uzu elektran varmigilon, ĉar ĝi ne haladzas, kaj kovru vian buston per granda tuko dum vi ricevas la vaporon eliĝantan el ujo kun bolanta akvo kaj folioj de eŭkalipto, pino aŭ mento. Je la fino forigu la ŝvitaĵon per tuko trempita en varmeta akvo, sekiĝu, vestiĝu kaj ripozu duonhoron.

Trinku varman lakton kun mielo kaj tizanojn de kamomilo, sambuko, bo-rago-, kaj tilifloroj, kiuj helpos ŝviti. Se vi febras, faru la jenon: enlitiĝu: manĝu nenion solidan; nur trinku akvon kun citronsuko aŭ sen ĝi, sukon de freŝaj fruktoj kaj legomoj, tizanojn ktp.; apliku vespere klisteron de 1 litro da malvarma aŭ apenaŭ varmeta akvo; apliku malvarman kompreson sur la ventron kaj ŝanĝu ĝin ofte. Se vi ne febras, manĝu fruktojn, krudajn salatojn, boligitajn legomojn, vegetalajn supojn. Akuta bronkito povas asociiĝi kun gripo, kokluŝo, morbilo ktp. Se oni malsukcesas kuraci ĝin, ĝi transiras en la kronikan stadion karakterizatan per ĝenaj tusado kaj sputado, kiuj kelkfoje malhelpas la dormadon, malfacila spirado, laciĝo ktp. Post kelkaj jaroj ĝi povas turniĝi en pulman emfizemon, precipe se temas pri fumanto, kiel okazas tre ofte.



supren

Bronkektazio / Trah'eito (inflamo de la trah'eo)

© 2005-2007 MZ-Verlag