Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Malsanoj de la vejnoj kaj de la limfa aparato

La vejnoj estas tubetoj, kiuj rekondukas la sangon de la histoj al la koro.

Ofte ili malsanas. Se temas pri inflamo, ni nomas ĝin vejnito (flebito); se la vejnaj parietoj dilatiĝas, ni diras, ke ekzistas varikoj.

La heredo estas faktoro, kiu antaŭemigas al varikoj. Kontribuas ankaŭ al ties apero la mallakso, la longa starado, la gravediĝo ktp.

Por malaperigi ilin, la kuracistoj injektas kelkajn substancojn, kiuj celas sklerozigi (malmoligi) la vejnajn parietojn. Tion ili ofte atingas; sed ĉar oni ne povas limigi la agadon de tiuj substancoj al varikaj vejnoj sole, aliaj vejnoj kaj la koro mem povas esti trafataj kaj difektataj. Krome, la rezulto de tiu procedo ĉe la varikoj estas ofte vana.

Elastgumaj ŝtrumpoj kaj ŝtrumpetoj ne estas konsilindaj. Sed elastaj bandaĝoj povas utili al tiuj, kiuj estas devigataj longe stari. Komencu bandaĝi de la piedo supren ĝis la genuo, ne streĉante troe.

Evitu laŭeble longajn staradojn. Multaj taskoj laŭkutime farataj stare (ekzemple en la kuirejo) povas esti plenumataj side, tenante la kruron horizontale sur benketo.

Unu horon antaŭ tag- kaj vespermanĝo ŝprucigu rekte el la krano aŭ pere de surverŝilo malvarman akvon sur la kruron dum 2-3 minutoj. Poste sekiĝu kaj revarmiĝu. Ne uzu ŝtrumpoligilojn ĉar ili malhelpas la sangan cirkuladon en la vejnoj; sed virinoj povas streĉi la ŝtrumpojn pere de ĵartelzono.

Vegetara dieto estas tre konsilinda ĉe vejnaj malsanoj, ĉefe se oni suferas ankaŭ de mallakso.

Kiam la varikoj lokiĝas en la skroto (haŭta envolvaĵo de la testikoj), la malsano nomiĝas skrotovariko.

En tiu kazo, portu specialan subtenbandaĝon (suspensorio). Krome, ĉiumatene tuj post ellitiĝo kaj ĉiuvespere unu horon antaŭ vespermanĝo ŝprucigu malvarman akvon sur la skroton dum 3-4 minutoj. Oni povas tion fari en la bideo aŭ rekte sub krano aŭ surverŝilo.

Kiam la varikoj lokiĝas en la anuso, la malsano nomiĝas hemoroidoj.



supren

Flebito (inflamo de la vejno)

Inflamo de limfaj vazoj (limfangito)

Varika ulcero




supren

Flebito (inflamo de la vejno)

© 2005-2007 MZ-Verlag