Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Varika ulcero

Se vi suferas de varika ulcero, faru jenon:

Evitu laŭeble longan staradon. Sidu kiom nur eble, tenante la kruron hori-zontale sur benketo. Ne vindu nek bandaĝu la ulceron (almenaŭ, kiam vi restas hejme), ĉar ĉi tiu devas esti en rekta kontakto kun la aero. Evitu nur frapojn kaj gratojn. Ĉiunokte ĉe enlitiĝo apliku sur la malsanan regionon (tio estas, la ulceron kaj la malhelan haŭtan areon, kiu ĝin ĉirkaŭas) argilan kataplasmon kiel supre indikite por flebito, kaj demetu ĝin la sekvantan matenon. Se vi ne toleras malvarmon, preparu la kataplasmon kun varmeta (ne tre varma!) akvo. En kelkaj kazoj, kiam la ulcero estas tre sentema aŭ dolora, konvenas kovri la ulceron per gazo antaŭ la apliko de la argila kataplasmo. Post la demeto de ĉi tiu, la haŭto restas kelkfoje iom rigida: ŝmiru ĝin tiam per olivoleo aŭ oleo el hepato de moruo aŭ de ŝarko.

Ĉiumatene almetu viajn tute nudajn krurojn ĝis la genuoj al la sunaj radioj. Komencu per 1 minuto la unuan tagon kaj aldonu 1 minuton ĉiun sekvantan tagon ĝis vi atingos 20-30 minutojn kaj tiam daŭrigu tiun tempodaŭron ĉiutage seninterrompe. Se ne eblas preni tiun sunbanon matene, prenu ĝin posttagmeze. Vintre oni povas preni ĝin proksime de tagmezo; somere, malproksime de tagmezo. Se la sunradioj dolorigas la ulceron, protektu ĉi tiun dum la sunbano per verda vegetaĵa folio eltondita laŭ la amplekso kaj formo de la ulcero mem. Se vi ĝenerale ne eltenas la sunon, sidiĝu en la ombro kaj nur la nudajn krurojn elmetu al la suno.

Kiam okazas inflamo (infekto) en histo, la organismo tuj organizas sian defendon celante lokalizi la malsanon kaj detrui la mikrobojn ktp., kiuj ĝin estigis.

La leŭkocitoj (blankaj sangoglobetoj) estas la "soldatoj" komisiitaj por ekstermi la kaŭzantojn de la infekto kaj transporti ilin kaj la aliajn akumulitajn organikajn postrestaĵojn de la,, batalo" en la unuan stacion de la "batalkampo": la limfa glando, kie ili estas definitive neniigitaj. Se ĉi tiu unua stacio malsukcesas, dua stacio pli malproksima klopodas poste fari la samon. Kaj kiam ĉiuj fiaskas pro malbona korpa kondiĉaro kaj tro intensa inflamo, tiam ekestas grava danĝero por la tuta organismo ĉar la sepsaĵoj eniras en la sangon kaj kaŭzas sepsemion.

Ni donu ekzemplon. Se okazas inflamo en la mano, tiam la limfaj angioj, kiuj normale ne estas videblaj, videbliĝas prezentiĝante kiel doloraj rozkoloraj linioj irantaj de la vundo al la interna parto de la kubuto, kie troviĝas limfa glando (unua stacio). Ĝi ŝvelas kaj doloras dum la proceso. Se ĝi sukcesas, la tuta afero finiĝas tie; male, ĝi plu iras ĝis la akselo, kie alia limfa glando ŝvelas kaj doloras (dua stacio).

Ofte okazas, ke la inflamita gangliono formas absceson: amaso da puso formiĝas en ĝi kaj okazigas doloron, ŝvelon kaj lokan plialtiĝon de la temperaturo.



supren

Inflamo de limfaj vazoj (limfangito) / Flebito (inflamo de la vejno)

© 2005-2007 MZ-Verlag