|
|
 |
 |
 |
 |
Flebito (inflamo de la vejno)
|
|
|
estas karakterizata de loka plialtiĝo de la temperaturo, ŝvelo, ruĝeco kaj doloro.
En tiu kazo vi faru jenon:
Enlitiĝu kaj ripozu dum la tuta daŭro de la malsano. La unuajn tagojn, se vi havas febron, manĝu nenion solidan. Trinku laŭvole akvon kun citronsuko aŭ sen ĝi, sukon de freŝaj fruktoj kaj legomoj, tizanojn de urinigaj herboj ktp.
Se vi ne havas febron, manĝu nur maturajn krudajn fruktojn je la komenco; poste, krudajn salatojn, boligitajn legomojn, cerealojn, vegetalajn supojn.
Ĉiuvespere apliku klisteron de 1 litro da preskaŭ malvarma akvo.
Dum la tuta tago apliku sur la malsanan regionon (inflamita vejno kaj ties ĉirkaŭaĵo) argilan kataplasmon, kiun oni preparas jene: prenu puran argilon (sen ŝtonetoj kaj aliaj malpuraĵoj), miksu ĝin kun malvarma akvo ĝis atingi firmecon de kvazaŭa mortero kaj apliku ĝin pere de kulero aŭ truleto en rektan kontakton kun la haŭto de la malsana regiono, minimume 1,5-2 cm dika; kovru la kaĉon per tuko trempita en malvarman akvon por ke ĝi ne sekiĝu tro rapide kaj vindu la tuton. Post 1,5-2 horoj demetu la kataplasmon (pere de akvo se ĝi alteniĝas), forĵetu la argilon ĉar ĝi devas esti uzata nur unu fojon kaj lavu la tukon. Post kelkaj minutoj aŭ tuj en la pli gravaj kazoj apliku novan argilan kataplasmon kaj tiel sinsekve kaj seninterrompe dum la tuta tago. Se ial ne eblas ŝanĝi tiom ofte la kataplasmon, ŝanĝu ĝin ĉiu-3-, 4- aŭ 5-hore. Sed de temp' al tempo malsekigu ĝin per iom da malvarma akvo. Nokte apliku alian kataplasmon kaj demetu ĝin la sekvantan matenon, ne renovigante ĝin dum la dormohoroj.
Se temas pri ĉirkaŭvejnito (periflebito; inflamo de la histoj ĉirkaŭantaj la vejnon), faru ekzakte tiel kiel supre indikite por flebito.
Ĉe vejnaj malsanoj la haŭto de la koncerna regiono troviĝas ĝenerale en malbona stato de nutrado. Ĝi ofte malsanas kaj kelkfoje eta frapo aŭ grato povas okazigi ulceron, kiu longe suferigas fizike kaj morale la pacienton.
|
supren
|
Varika ulcero / Malsanoj de la vejnoj kaj de la limfa aparato
|
|
 |