Kiam oni mezuras la sangopremon, oni precipe atentas la sistolan (maksimuman) premon kaj ofte ne sufiĉe la diastolan (minimuman), ignorante, ke tiu ĉi ankaŭ gravas. Ekzemple: persista minimuma sangopremo je pli ol 90 milimetroj de hidrargo indikas hipertension (alta sangopremo).
Kiam ĉe plenkreskulo la maksimuma estas malpli ol 90 milimetroj de hidrargo kaj la minimuma malpli ol 60, oni rigardas tion kiel hipotension (malalta sangopremo). Multfoje ĝi ne gravas ĉe junaj malfortaj virinoj, kiuj suferas de emociaj perturboj; sed en aliaj kazoj ĝi estas sekvaĵo de malsanoj plimalpli gravaj, kiujn oni devas nepre diagnozi kaj trakti.
Normale, kiam kuŝanto stariĝas, okazas momenta hipotensio, kiu baldaŭ ĝustiĝas pro la rapida agado de kompensaj meĥanismoj. Kiam ili malsukcesas, precipe ĉe maljunuloj, kiuj subite ellitiĝas, aŭ post longdaŭra varma bano, povas okazi akcidentoj: konfuza vidado, sveneto, vertiĝo kaj eĉ senkonsciiĝo (unua grado de sinkopo, t. e grava sveno). Por tion eviti, estas konsilinde ellitiĝi laŭ du etapoj: unue sidiĝi sur la lito kun pendantaj gamboj dum 1 aŭ 2 minutoj, kaj poste stariĝi.
Hipotensiulo, kiu ne suferas perturbojn, ne bezonas specialan traktadon, sed li devas zorge observi la faktorojn de la sano, kiujn ni klarigis en la Unua Parto. Li evitu fortostreĉojn, impetajn sportojn, longdaŭran staradon, troan elmetadon al la sunradioj kaj psikan troŝarĝadon. Gravedulinoj kaj varikuloj uzu elastajn vindojn aŭ ŝtrumpojn pli alte ol la genuoj. Aerbanoj, malvarma aŭ preskaŭ malvarma tutkorpa frotado, seka brosado de la haŭto, masaĝoj kaj spira gimnastiko estas rekomendindaj. Evitu farmaciaĵojn, kiuj estas kaj sen- kaj malutilaj.
|