Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Infanaj malsanoj

Normale naŭ monatojn post la fekundiĝo, la patrino elpuŝas el la utero la maturan feton (akuŝo). Oni tuj tranĉas, inter du ligaturoj, la umbilikan ŝnuron, tra kiu la feto ricevis sian nutraĵon de la patrina sango ĝis tiam, kaj la ĵusnaskito entreprenas sian plej grandan aventuron: la eksteruteran vivon. Ekde tiu momento la patrino devas zorge okupiĝi pri sia ido kaj provizi ĝin per ĉiuj bezonatajoj: nutro, vesto, amo.

Ĉar la malvarmo estas ĝia unua malamiko, oni devas ĝin tuj meti en varman ĉambron, purigi ĝin per vatbulo trempita en migdaloleo aŭ en olivoleo (neniam en alkoholo, kiun sorbus ĝia delikata haŭto), apliki sterilan pan-saĵon sur la umbilikon (ĝis la spontanea defalo de la restaĵo de la ŝnuro, kio ordinare okazas post la unua semajno), kaj fine vesti ĝin varme per ŝtofoj el kotono, lino, lano, flanelo ks. Ne uzu tiucele nilonon, nek alispecajn artefaritajn ŝtofojn.

Demetu tuj malpuran vindotukon kaj lavu ĝin per abunda akvo kaj sapo aŭ lesivo ne entenanta damaĝajn substancojn. Tuj post la akuŝo, ne forgesu enguti prevente en ambaŭ okulojn de la ĵusnaskito 1 aŭ 2 gutojn da citronsuko anstataŭ la ĝenerale uzata arĝenta nitrato.

Normale, eĉ post la gravedeco, la patrino plue konstruas la korpon de sia ido pere de sia lakto. Se ŝi bonfartas kaj havas lakton, ŝi devas mamnutri ĝin, kiel faras ĉiuj mamulinoj. Sed bedaŭrinde en nia civilizita mondo multaj patrinoj ne plenumas tiun devon.

La patrina lakto estas sendube la ideala nutraĵo de la novnaskito. Se ial ĝi ne estas havebla, anstataŭigu ĝin per la lakto de sana mamnutristino. Laŭ ĝenerala opinio oni devas mamsuĉigi la infanon pli aŭ malpli ĉiutriahore. Tamen rigida horaro ne estas observenda. Se pasis pli ol 3 horoj de post la lasta mamsuĉo kaj la infano dormas, ne veku ĝin el ĝia dormo. Ĝi certe vekiĝos ĝustatempe por sciigi per siaj krioj, ke ĝi malsatas. Male, se ĝi mamsuĉas malpli ol normale aŭ se ĝi estas subnutrita, la mamsuĉoj povas esti pli oftaj, ekzemple ĉiuduahore. La infano devas suĉi alterne ambaŭ mamojn dum la de ĝi dezirata tempo.

Ĝis la 2-a aŭ 3-a monato tiu ekskluziva nutraĵo sufiĉas. Poste aldonu su-kon de freŝaj maturaj fruktoj laŭ la jarsezono: vinbero, oranĝo, mandarino, melono, akvomelono, persiko, pruno, abrikoto ktp. Komencu per 1 kuleret-pleno da suko tuj antaŭ la mamsuĉo, kaj aldonu 1 plian kuleretplenon ĉiutriatage, ĝis vi atingas 100 aŭ 150 gramojn en la tago. Laŭmezure, kiel tiu kvanto pliiĝas, oni povas ĝin distribui en 2 aŭ 3 fojoj tuj antaŭ la mamsuĉoj. Je la 4-a monato la infano povas jam manĝi kaĉon el freŝaj maturaj fruktoj (banano, avokado, pomo, piro ktp.) nekuiritaj, kiujn oni povas miksi kun la antaŭe menciitaj aŭ kun ties sukoj. Je la 5-a monato ĝi jam povas manĝi kaĉon el kuiritaj legomoj: en la komenco terpomo, batato, karoto, kukurbo, kalabaso; poste ankaŭ melongeno (ne la semoj), pinto de asparagoj, fun-do de artiŝokoj, napo, spinaco, blito, beto ktp. Post kelkaj tagoj aldonu la nekuiritajn karnon kaj sukon de matura tomato kaj sukon de karotoj. Anstataŭigu la oleon per iom da muelita aŭ pistita juglando aŭ migdalo aŭ avelo. Ne aldonu salon.

Ĉar la digesta aparato de la infano devas malrapide kutimiĝi al novaj aldo-nataĵoj, oni komencu per 1 aŭ 2 kuleretplenoj tuj antaŭ la mamsuĉoj, kaj aldonu ĉiutriatage 1 aŭ 2 pliajn kuleretplenojn ĝis atingi kvanton sufiĉan por unu manĝo.

Je la 6-a monato aldonu al la legomoj duonon de enŝele boligita ovo ĉiu-duatage la unuajn 10 tagojn; poste, ĉiutage dum sama periodo; poste tutan ovon ĉiutage. Freŝan fromaĝon kaj buteron oni povas aldoni en mal-grandaj kvantoj la sekvajn monatojn. Kiam la infano estas jam unujara, ĝi jam povas manĝi, en malgranda kvanto, ĉion indikitan por plenaĝa vegetarano. Viandon, fiŝon, kortbirdaĵon ktp. ne donu. Se la infano soifas, donu al ĝi sukon de fruktoj, akvon, maltkafon kaj/aŭ infuzaĵojn de kamomilo, mento, rosmareno, salvio, boldo, timiano ktp. Neniam donu kafon, teon, vinon aŭ aliajn alkoholaĵojn.

La infano devas esti varme vestita, laŭ la klimato, sed ne troe; kaj la vestaĵoj devas permesi al ĝi libere moviĝi. Dum bela vetero, infano pli ol unumonata povas pasigi kelkan tempon eksterdome; nur ŝirmu ĝin kontraŭ la suno, insektoj ks. Ĝi ne devas dormi en tute fermita ĉambro. Ĉar freŝa aero estas nepre necesa eĉ dumnokte, iom malfermu la fenestron. Fumantoj sin detenu de fumado ĉirkaŭ la infano. Dum bela vetero al infano, ekde sia tria monato, devas preni sunbanon al sia nuda korpo dum unu mi-nuto (duonminuto al antaŭa flanko kaj duonminuto al malantaŭa flanko). Se ĝi estas kvarmonata, la sunbano povas daŭri 2 minutojn ĉiutage (1 minuton ĉiuflanke). Oni aldonas 1 minuton ĉiumonate ĝis atingi 10 minutojn (5 minutojn ĉiuflanke), kiam la infano estas jam unujara. Oni prenas la sunbanon eksterdome aŭ en la ĉambro, sed ne tra la vitroj, ĉar tiuokaze la sunradioj ne plu efikas. Nur ŝirmu la okulojn de la infano.

Tiu ĉi bezonas multe dormi; do neniam veku ĝin el ĝia dormo. Ĝi devas ripozi en sia lulilo (lokita en senbrua ĉambro) surflanke, ne surdorse, ĉar regurgitoj ofte okazas, kaj la regurgitaĵoj povus penetri en la spiran vojon. Elluliligu ĝin nur por mamsuĉigo, bano, ŝanĝo de vindotuko ks. Ne forgesu, ke infano ne estas ludilo, kaj ne devas servi kiel amuzilo al aliuloj.

Infano pli ol okmonata devas jam dormi en aparta ĉambro; ne en la gepatra dormoĉambro. Kaj dumnokte ĝi ne plu estu vartata, se eble.

Kiam la patrina lakto estas ial nesufiĉa aŭ malhavebla, oni devas kompletigi aŭ anstataŭigi ĝin per alispeca lakto. La plej simila estas la azenina lak-to, sed malfacile havebla. La bovina lakto, prefere pulvorigita, estas do uzenda.

Dum la unua monato oni miksas 1 parton da lakto kun 2 partoj da akvo aŭ dekoktaĵo de cerealoj; dum la dua kaj tria monatoj: lakton kaj akvon (aŭ tiun dekoktaĵon) samproporcie; dum la 4a kaj 5a monatoj: 2 partojn da lakto kun 1 parto da akvo (aŭ tiu dekoktaĵo). Sesmonata infano prenas jam puran lakton. Dolĉigu ĝin per mielo anstataŭ sukero. La supre menciitan dekoktaĵon de cerealoj preparu jene: 1 kulerpleno da integra rizo (aŭ tritiko aŭ semolo), 1 kulerpleno da (flokoj de) aveno (aŭ maizo) kaj 1 kulerpleno da hordeo (aŭ sekalo), entute 3 kulerplenoj da cerealoj, devas boli dum 30 minutoj en 1 litro da akvo; post malvarmiĝo, filtru kaj dolĉigu per mielo.

Kiam la bovina lakto celas nur kompletigi la patrinan, mamsuĉigu unue la infanon, kaj poste donu al ĝi la suĉbotelon. Koncerne la totalan kvanton, donu al la infano tiom da nutraĵo kiom ĝi volas preni. Ordinare por unumo-nata infano sufiĉas 80-100 gramoj en ĉiu mam(botel)suĉo; por dumonata infano, 120 gramoj; por trimonata, 150 gramoj; por kvarmonata, 160-180 gramoj. Poste oni pliigas je 40-50 gramoj ĉiumonate ĝis la atingo de 250-300 gramoj. Ĝenerale knaboj manĝas pli ol knabinoj. Subnutritaj infanoj kontinue ploras, kvazaŭ avertante, ke la nutraĵkvanto ne sufiĉas. Kro-me ili pezas malpli ol normale kaj suferas de mallakso.

Virseksa ĵusnaskito pezas ĉirkaŭ 3500 gramojn; inseksa ĉirkaŭ 3000 gramojn. Unumonata infano pezas 3750 resp. 3350 gramojn; dumonata 4600 resp. 4500 g; kvarmonata 5 950 resp. 5750 g; sesmonata 7 000 resp. 6 800 g; okmonata 8000 resp. 7700 g; dekmonata 8600 resp. 8300 g; unujara 9150 resp. 8850 g; dujara 11550 resp. 11250 g. Kompreneble tiuj ciferoj estas nur proksimumaj, ĉar la pezo, same kiel la staturo, varias laŭ diversaj faktoroj personaj kaj heredaj. La ĵusnaskito havas ĉirkaŭ 50 cm da longo; ĝi kreskas je 3-4 cm ĉiumonate dum la unuaj tri monatoj, kaj poste je 1 centimetro ĉiumonate.

Ankaŭ varias la datoj de dentokreskado, kiun tre influas la nutrosistemo de la patrino dum gravedeco kaj aliaj kaŭzoj. Ordinare la 2 centraj malsupraj incizivoj (tranĉodentoj) aperas, kiam la infano estas 6-7-monata; la 2 cen-traj supraj, unu monaton poste; la 2 flankaj supraj, 2 monatojn poste. Kiam la infano estas jam 10-12-monata, ĝi jam havas ok incizivojn; kiam 24-30-monata, la dentaro konsistas entute el 20 dentoj; 10 supraj kaj 10 malsupraj.

Infano trimonata povas teni rekte la kapon kaj rideti; sesmonata, povas jam sidi, ridas kaj gaje rekonas tiujn, kiuj vartas ĝin; naŭmonata, povas teni sin sur la piedoj, kapablas trinki el taso, kaj, sidante, ĵetas objektojn teren kaj rigardas kiel ili falas; unujara, komencas paŝi, prenas solidajn nutraĵojn el la telero kaj enbuŝigas ilin, kunhelpas, kiam oni ĝin vestas, kaj komencas malkovri la mondon.

La unuaj pepadoj komenciĝas, kiam la infano estas 2 1/2-monata; okmonata, ĝi ripetas silabojn, kiuj enhavas la vokalon A; dekunumonata, ĝi uzas diversajn konsonantojn kun la sama vokalo, kaj kreskigas sian vortaron; unujara, ĝi penas formi duvortajn frazojn.

Tuj post la naskiĝo la fekaĵo (mekonio) estas substanco densa kaj malhele verdkolora. Se la infano mamsuĉas, la fekaĵo iĝas pomadsimila, flav-or-kolora, kaj ne putrodora. Se ĝi prenas bovinan lakton, la fekaĵo estas pli densa, helflavkolora kaj putrodora. Normale ĉiufoje, kiam la infano manĝas, ĝi devas feki, ĉar la enstomakigo de nutraĵo efikas sur la intestojn kvazaŭ refleksa ekscitilo.

Dum la unuaj 18 monatoj la infano ordinare ne atentas la eliminadon de siaj fekaĵoj kaj urino. Nur iom post iom ĝi akiras la kapablon regi siajn sfinkterojn (fermmuskolojn). Tiucele la patrino devas lerte kaj pacience helpi ĝin, evitante riproĉon aŭ mallaŭdon. La bazo de tiu edukado de la sfinkteroj konsistas en la kreado de kondiĉita reflekso, laŭ kiu la sento de plena veziko aŭ rektumo asociiĝas al uzo de la pispoto. Normala trijara infano devas jam esti trejnita al regula ritmo de feka kaj urina eliminadoj.

La zorgado pri la infana sano devas komenciĝi almenaŭ 20 jarojn antaŭ la naskiĝo; t. e. la gepatroj mem devas nepre kaj strikte observi la regulojn de la sana vivo por naskigi sanan idon. Kiam la supraj indikoj estas bone observataj fare de tute sanaj gepatroj, ili maksimumigas la ŝancojn, ke la infano kreskos sana kaj feliĉa.

Jen laŭ alfabeta ordo tre konciza priskribo de la pli oftaj malsanoj kaj per-turboj de la infanoj, kun ties koncerna kuracado. La ne aperantaj estas pritraktitaj en apartaj ĉapitroj dediĉitaj al plenkreskuloj: ili do estas traktendaj sammaniere. Ciukaze konsultu tiujn ĉapitrojn por kompletigi la sciendaĵojn.



supren

Vomoj

   

Senapetiteco

   

Orelito

   

Mallakso

   

Lakso

   

Konvulsioj

   

Iktero (flavmalsano)

   

Febro

   

Bronkito

   

Akcidentoj

   



supren

Akcidentoj

© 2005-2007 MZ-Verlag