Unue ni distingu inter vomo kaj regurgito. Vomi estas konvulsie elĵeti tra la buŝo la enhavon de la stomako. Ĝi okazas ĉe kelkaj infektaj kaj stomakintestaj malsanoj aŭ perturboj, misa nutraĵo, meningito, kronika mallakso, pilora mallarĝiĝo ktp. Kelkfoje subnutritaj infanoj vomas, kaj ili ĉesas vomi nur tiam, kiam ili estas trafe nutritaj. Nervozaj infanoj, vivantaj en nekon-venaj aŭ nefavoraj medioj, ofte vomas ankaŭ. Kompreneble la kuracado devas unue direktiĝi al la kaŭzo, kiu estigas la vomojn. Krome donu la manĝojn (ne varmajn) en malgranda kvanto kaj pli ofte. Se la vomado estas nebridebla, por eviti deshidratiĝon, apliku ĉiuhore aŭ ĉiuduahore malgrandajn klisterojn (30-60 gramajn) da lakto, suko de freŝaj fruktoj, mielo solvita en akvo ktp., kiujn la infano devas reteni laŭeble longe. Kvankam la dika intesto ne estas proprasence digesta organo, ĝi tamen kapablas sorbi tiujn substancojn. Nur esceptaokaze, kiam tiuj simplaj rimedoj ne sufiĉas, la naturkuracisto indikos pli drastajn procedojn. Ĉe infanoj pli ol 3 jaraj efikas malvarmaj kompresoj sur la epigastron ofte renovigitaj. Se malvarmaj ne sukcesas, anstataŭigu ilin per varmaj. Kontraste kun vomo, regurgito estas reveno en la gorĝon aŭ buŝon, sen voma penado, de nutraĵoj entenataj en la stomako. Ĝi ofte okazas ĉe sanaj sed tro glutemaj suĉinfanoj, kiuj ne nur manĝas troe, sed ankaŭ englutas aeron dum manĝado (aerofagio). Tiukaze suĉigu malrapide la infanon, vertikaligu ĝin de temp' al tempo por ke ĝi eligu la aeron el la stomako, kaj, se necese, donu al ĝi la lakton per kulereto, anstataŭ suĉigi ĝin. Ordinare la regurgitoj ne estas gravaj kaj tiuj, kiuj ilin suferas, bone progresas en sia kreskado.
|