Malsana infano, precipe se ĝi febras, ne volas manĝi. Misnutritaj infanoj, kaj tiuj, kiuj manĝas troe, tro ofte aŭ senorde ankaŭ suferas je senapetiteco kiel sekvaĵo. Ofte ĝi rifuzas manĝi por eksterigi siajn sentojn de malkontenteco (ekzemple ĉar la laboranta patrino forestas), ĵaluzo (ekzemple novnaskita gefrato postulas plian prizorgon) ktp. Nervozuloj vivantaj en ne agrabla aŭ ne harmonia familia medio kelkfoje ne volas akcepti manĝon, sed volonte akceptas ĝin en alia pli favora medio aŭ donata de alia persono ol la patrino (nutristino) mem. Punoj, riproĉoj ks. estas senutilaj kaj tute evitendaj por manĝigi infanon. Oni zorge elserĉu unue la verajn kaŭzojn de la senapetiteco por apliki po-ste la koncernan rimedon. Amo, pacienco kaj lerteco estas necesaj ĉiukaze por solvi tiun problemon.