Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Mallakso

Normale ĉiufoje, kiam la suĉinfano manĝas, ĝi devas feki. Se la mamsuĉigantino mem suferas je mallakso, ŝia ido ankaŭ suferos de la samo. Sekve ŝi devas unue kuraci sin.

La dieto de ni indikita por infanoj preventas la mallakson. Se spite ĉion tiu ĉi ekzistas, aldonu al la dieto karnon de sekigitaj prunoj (vespere antaŭtage lavu ilin per varma akvo kaj poste trempu ilin en varma akvo, sed ne boligante, dum la tuta nokto; tiun akvon de la trempado trinkigu ankaŭ matene).

Se necese, metu en la anuson de la infano glicerinan supozitorion por faciligi la defekon; aŭ pere de klisterpilko apliku klisteron de varmeta akvo (la kvanto dependas de la aĝo), ĉar ĉiutaga intesta malplenigo estas nepre necesa. Subnutritaj infanoj ofte suferas de mallakso. Aliaj sin retenas de fekado pro neglekto. La patrino do devas zorgi, ke la infano regule feku, ĉar la sekvaĵoj de mallakso, estas gravaj.



supren

Orelito / Lakso

© 2005-2007 MZ-Verlag