|
|
 |
 |
 |
 |
Lakso
|
|
|
Normale ĉiufoje, kiam la suĉinfano manĝas, ĝi devas feki. Ĉe lakso (oftaj kaj likvaj fekoj), kiu ofte okazas en akompano de inflamo de la stomako, maldika kaj dika intestoj (gastroenterito kaj enterokojlito), la infano devas ripozi enlite kaj manĝi nenion solidan. Trinkigu nur varmajn tizanojn de mento, kamomilo, fenkolo, timiano, salvio ks., kiuj samtempe mildigas la ventrajn dolorojn. Se la infano estas malpli ol 6-monata kaj ties pezo ne estas tre malproksima de la normala, tiu fastado povas daŭri 6-12 horojn; se ĝi estas 6-12-monata, tiu fastado povas daŭri, se necese, 24-28 horojn, depende de la intenseco de la simptomoj. La unuan tagon apliku 2-3 fojojn klisteron de glaso da varma dekokto de kamomilo aŭ eŭkalipto aŭ simpla varma akvo kun kulereto da citronsuko, kiun la infano devas reteni laŭeble longe. La sekvajn tagojn klisteron de varma vegetaĵa oleo (uzata por nutrado). Kaj apliku sur la ventron varmajn fomentaĵojn ofte renovigitajn. Se la infano febras, anstataŭigu tiujn varmajn aplikojn per malvarmaj. Se te-mas pri suĉinfano, daŭre mamsuĉigu ĝin kaj ne trouzu malvarmajn aplikojn. Kiam la lakso kaj la doloroj ĉesas, trinkigu ĝin malgrandkvante sukon de freŝaj fruktoj kaj legomoj; kaj post 1-2 tagoj ĝi povas grade repreni sian antaŭan nutraĵon. Ĉe vomoj trinkigu nur malvarmajn likvaĵojn kaj apliku malvarmajn (varmajn, se malvarmaj ne efikas) kompresojn sur la epiga-stron (parto de la ventro supre de la umbiliko)
Vidu ankaŭ: Febro kaj Vomoj
|
supren
|
Mallakso / Konvulsioj
|
|
 |