Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Konvulsioj

(senvolaj kaj momentaj kontrahiĝoj de muskoloj) estas oftaj ĉe febrantaj infanoj, aparte se nervozaj. Tiu simptomo, kvankam negrava tiukaze (prefere okazanta en la komenco de la malsano), alarmas la gepatrojn kaj eĉ kelkajn kuracistojn, kiuj erare interpretas ĝin kiel simptomon de meningito aŭ epilepsio. Ĉe konvulsio trankviliĝu kaj trankviligu la infanon per malvarmaj kompresoj aŭ ŝprucigoj sur la kapon kaj vertebraron, kaj trinkigu dekoktojn de tili- aŭ oranĝofloroj, pasifloro ks. Ĉe konvulsio ankaŭ utilas klisteroj, malvarmaj envolvoj ofte renovigitaj ĉirkaŭ la tuta korpo, kaj 3 ĝis 6 minutaj (depende de la aĝo) varmetaj mergobanoj, kies temperaturon oni iom malpliigas grade.


Ni diru marĝene, ke dum varmegaj tagoj kelkaj (suĉ)infanoj prezentas kon-vulsiojn, precipe kiam ili estas tro varme vestitaj aŭ troviĝas en varma, ne ventolita ĉambro, kio tre ŝvitigas kaj sekve deshidratas ilin.
Vidu ankaŭ: Febro.



supren

Lakso / Iktero (flavmalsano)

© 2005-2007 MZ-Verlag