karakterizita per flaviĝo de la haŭto kaj de la okula konjunktivo, deprimeco, febro, loka doloro, senapetiteco, naŭzo, vomoj ktp., aperas ĉe diversaj malsanoj kaj perturboj de la hepato (hepatito) kaj de la galaj kanaloj (galvezikito, obstrukcoj ks.). Kuracado: strikta enlita ripozo dum la tuta daŭro de la malsano; severa dieto el akvo kun aŭ sen citronsuko, suko de freŝaj fruktoj kaj legomoj, tizanoj de galproduktigaj herboj (boldo, cikorio, folioj de artiŝoko ktp.); ĉiutaga klistero; malvarmaj kompresoj sur la hepatan regionon kaj ventron renovigitaj ĉiu-15- aŭ 20-minute dum la tago kaj alia dumnokte. Post malapero de la febro oni povas modere manĝi freŝajn fruktojn dum 1-2 tagoj; poste krudajn kaj boligitajn legomojn. Oni grade maloftigas tiam la aplikojn de la kompresoj kaj klisteroj ĝis ĉesigo.
|