|
|
 |
 |
 |
 |
Febro
|
|
|
Ofte la infano febras. Tiu malsana stato, karakterizita per plirapidiĝo de la pulso kaj plialtiĝo de la temperaturo de la korpo, ŝuldiĝas pleje al inflamoj kaj infektaj malsanoj. Ĝi estas krizo, fakte vera brulado, per kiu la organismo penas liberiĝi de la malsanigaj substancoj en ĝi akumulitaj iompostiome. Oni ne devas blinde malaperigi ĝin per senfebrigaj drogoj, antibiotikoj ks., kiuj nur paralizas la organajn defendojn kaj endanĝerigas la vivon mem de la paciento. Konsekvence kun la baza principo, ke la febro estas utila simptomo indikanta la intensecon de la brulado okazanta en la intimeco de la histoj, ni malaltigu ĝin nur per la jenaj simplaj naturaj procedoj:
strikta enlita ripozo en senbrua konstante aerumita ĉambro (evitu nur trabl-ovojn); evitu solidajn manĝaĵojn; donu abunde nur tiujn ĉi likvaĵojn: akvon kun aŭ sen citronsuko, sukon de freŝaj fruktoj, infuzaĵojn de tili- kaj boragofloroj ks. (se temas pri suĉinfano, daŭre suĉigu ĝin; tamen, se ĝi ne volas, donu al ĝi dum 6-8 horoj nur la supre menciitajn likvaĵojn); matene kaj vespere apliku klisteron de malvarma akvo, ne nur por fekincitado, sed ankaŭ por senfebrigo; se la infano estas minimume trijara, apliku sur la tutan ventron malvarmajn kompresojn renovigitajn ĉiu-4-10-minute (laŭ la intenseco de la febro) dum la tuta tago; kaj alian dumnokte; se kunekzistas tonsilito aŭ faringito, apliku samtempe malvarman kompreson ankaŭ sur la gorĝon, renovigante ĝin sammaniere. Se la infano estas malpli ol trijara, anstataŭigu la malvarmajn kompresojn per mergobano ĝis la kolo en akvo je 37 °C (proksimuma temperaturo de la kubuto de sanulo), dum 3-5 minutoj, ripetebla ĉiutriahore; ĉar ofte la februlo suferas de malvarmaj piedoj, varmigu tiujn ĉi, se necese; ĉe kapdoloro aŭ pezecsento apliku sur la kapon malvarmajn kompresojn ofte renovigitajn, aŭ surŝprucigu malvarman akvon, rekte el la krano, sur ĝin dum 1 minuto (ripetebla ĉiuhore aŭ ĉiuduahore).
Post la malvarmaj akvoterapiaĵoj la febro ĝenerale malpliiĝas; sed tiu malpliiĝo ne ĉiam daŭras. Ofte post kelka tempo (1 horo aŭ malpli), ĝi reatingas la antaŭajn gradojn, kaj ne malofte eĉ pli. Tio ŝuldiĝas al la intensa reago de la infana organismo al la senfebriga efiko de la malvarma akvo. Se tio okazas do, ne alarmiĝu. Male trankviliĝu, ĉar tio pruvas, ke la natura defendokapablo de la infano estas sendifekta, bonstata. Sekve post pli aŭ malpli duonhoro apliku denove la kompresojn aŭ post 3 horoj rebanu la infanon.
Konvulsioj estas oftaj ĉe febrantaj infanoj (vidu Konvulsioj).
Unu tagon post kompleta malapero de la febro, la infano povas jam manĝi fruktojn; la sekvan tagon, kaĉon el legomoj ktp. ĝis grada normaligo de la dieto. Samtempe ĝi komencu ellitiĝi iompostiome depende de la graveco kaj daŭro de la suferita malsano, ekzemple dum duonhoro la unuan tagon; unu horon la duan tagon ktp.
Oni permesos al la infano plenan fizikan aktivecon nur post kompleta resaniĝo.
|
supren
|
Iktero (flavmalsano) / Bronkito
|
|
 |