|
|
 |
 |
 |
 |
Bronkito
|
|
|
ofte asociiĝas kun gripo, kokluŝo, morbilo ktp. Por infanoj pli ol 3 jaraj: Vidu sub: Malsanoj de la spira aparato.
Se temas pri spasma bronkito (bronketito) ĉe pli malgrandaj infanoj, faru la jenon: Dumtage apliku sur la torakon varman kataplasmon el linsema faruno, aldonante 20% da sinapa faruno; demetu ĝin post 30-45 minutoj; ripetu la samon 2-3 fojojn. Dumnokte apliku sur la torakon varman kata-plasmon el argilo. Unufoje en la tago banu la infanon dum 3-5 minutoj -depende de ĝia aĝo - en akvo je 37 °C kun sinapa faruno (unue miksu 120 gramojn da tiu faruno kun varmeta akvo; lasu tion ripozi dum duonhoro; poste verŝu tion en la banujon, aldonante plian akvon je 37 °C). Fininte, lavu ĝin per varma akvo kaj vestu ĝin. Ankaŭ utilas apliki rekte sur la tora-kon varmetan paston el kaolino kun iom de glicerino, 3 milimetrojn dika, kiun oni kovras per kotono. Tiu ĉi aplikaĵo estas ankaŭ rekomendinda ĉe pulmito, bronkopulmito, pleŭrito kaj aliaj inflamoj de la spira aparato.
Dumtage boligu foliojn de eŭkalipto aŭ de pino aŭ de mento en la ĉambro; prefere pere de elektra varmigilo, ĉar ĝi ne haladzas kaj ne konsumas ok-sigenon. Trinkigu dekokton de sputigaj herboj dolĉigitan per mielo. Se la tusado estas tro forta, tizano de papaveto povas esti necesa. La piedoj estu ĉiam varmaj.
Krome vidu sub Febro.
|
supren
|
Febro / Akcidentoj
|
|
 |