Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Akcidentoj

estas la plej ofta kaŭzo de morto ĉe infanoj. Oni devas do atente gardi kaj prizorgi ilin, kvankam ne tro streĉe, ĉar ili bezonas ekzerciĝadi kaj akiri iompostiome tiun sendependecon, kiu ĝuste ebligos al ili la evitadon de akcidentoj.

Ĉe brulvundoj lavu tuj la regionon per solvaĵo de natria dikarbonato; poste protektu ĝin ŝmirante per oliv-, arakid- aŭ migdaloleo, aŭ pomado el vaze-lino kaj lanolino proporciegale, aŭ vakso, aŭ linimento oleokalka. Sed pli efika ankoraŭ estas malvarma kataplasmo el argilo, kiu ankaŭ tre utilas ĉe pikvundoj fare de insektoj ks., batoj, kontuzoj ktp. Se argilo (aŭ kaolino) ne estas havebla, apliku malvarmajn kompresojn ofte renovigitajn. Vasta brulvundo, eĉ neprofunda, havas malbonan prognozon.

Ĉe neta tranĉvundo lavu ĝin, kunŝovu ambaŭ randojn, kaj fiksu ilin pere de sterilizita sparadrapo (adhera rubando). Ĉe neneta ŝir- aŭ kontuzvundo zorge lavu la neregulajn randojn per oksigena akvo je 12 volumenoj aŭ akvo kun citronsuko aŭ simpla boligita akvo, kaj apliku sur ĝin malvarmajn kompresojn. Se la vundo sangas, faru la samon kaj tenu la membron (se tetnas pri la mano aŭ piedo) alte. Se arterio estas lezita, kio manifestiĝas per intermitaj ŝprucoj, tuj konsultu kuraciston.

Ĉe naza sangelfluo tamponu la nazon per sterilizita vatbulo trempita en oksigena akvoje 12 volumenoj; aŭ premu per la fingroj la nazajn alojn dum kelkaj minutoj; ankaŭ utilas klini la kapon malantaŭen kaj apliki malvarman kompreson sur la nazon.

Se temas pri ostrompiĝo, senmovigu provizore la koncernan membron en splinto garnita per kotono, kaj venigu kuraciston.Por eviti danĝeron pri elektrokutiĝo, zorge atentu, ke la infanoj ne tuŝu la elektrajn instalaĵon, aparatojn ktp. Kemiaj produktoj (medikamentoj, drogoj, insekticidoj ktp. ) ne devas esti atingeblaj por ili. Laŭmezure, kiel ili kapablas kompreni, instruu al ili kiel eviti la danĝeron pri dronado, stratakcidentoj ktp.



supren

Bronkito / Infanaj malsanoj

© 2005-2007 MZ-Verlag