estas epidemia malsano, kiu trafas pleje 15- ĝis 30-jarulojn; malpli ofte 1-ĝis 1 5-jarulojn. Post la 30a jaro ĝi grade maloftiĝas. Post inkubacio aperas invadaj simptomoj: senapetiteco, intensa soifo, muskolaj kaj kapdoloroj, lakso, kelkfoje mallakso, vertiĝoj (kapturnoj), sendormeco, laciĝo ktp. Sek-vas kontinua febro (39-40 °C), daŭranta 2 aŭ 3 semajnojn. Stuporo, malvigleco, surdeco, kiuj karakterizas la staton de la paciento, dependas pli de la intenseco de la toksiĝo ol de la febro mem. La lakso estas la plej kon-stanta intesta simptomo, kiu daŭras ofte ĝis la senfebriĝo. Meteorismo (abdomena ŝvelo, kaŭzata de intestaj gasoj), pligrandiĝo de la hepato kaj lieno, bronkito kaj relative malrapida pulso estas aliaj simptomoj de tiu malsano, kiu ordinare evoluas dum 20-30 tagoj. La senfebriĝo ĝenerale okazas grade, kaj la paciento resaniĝas post 3- ĝis 8-semajna konvalesko. La komplikaĵoj ne maloftas, kaj povas trafi iun ajn organon. Akcidentoj kiel interna sangelfluo kaj intesta perforado kun peritoneito, kiuj povas okazi en la kuro de la tifoida febro, estas tre gravaj kaj ofte kondukas al morto. La prognozo dependas de la antaŭa sanstato de la paciento, de ties reagokapablo kaj speciale de la aplikata kuracado. Tiu ĉi konsistas en la plej strikta observado de la kvinpunkta indikaro komune aplikebla al ĉiuj akutaj infektaj malsanoj (vidu pli supre) kun speciala insistado pri la dieto kaj la hidroterapio. Kiam bone tolerataj, la malvarmaj kataplasmoj el argilo reno-vigitaj dumtage ĉiuhore kaj aplikitaj dum 4 horoj matene, 4 horoj posttagmeze, kaj alia dum la tuta nokto, avantaĝe anstataŭas la malvarmajn kompresojn sur la ventron. Tuj kiam la stato de la paciento tion permesas, oni komencas manĝigi lin, evitante nur en la komenco la ŝelon kaj semojn de fruktoj kaj legomoj, la branon de cerealoj; ankaŭ la integran kaj sekalan panojn. Prefere muelu, raspu, pistu, kribru aŭ likvigu subtile la manĝaĵojn. Emo al kolapso (rapida malpliiĝo de la fortoj), intesta hemoragio, minaco de perforado, netolereco ks. kontraŭindikas la mergobanon, kiun oni povas anstataŭigi per kompresoj, frotadoj kaj envolvoj. Por preventi la kuŝeskarojn (vundokrustoj, kaŭzitaj de kutima kuŝado dum longa malsano), kiuj aperas kelkfoje en la sakra regiono, la paciento devas, laŭeble ofte, ŝanĝi sian kuŝpozicion kaj uzi ringforman aertubon el kaŭĉuko.
|