|
|
 |
 |
 |
 |
Difterio
|
|
|
estas toksinfekta kontaĝa malsano, kiu trafas pleje infanojn 2-7 jarajn. Ĝi okazigas ĝenerale anginon, sed povas ankaŭ invadi la laringon kaj eĉ la traĥeon. Sur tiuj mukozoj formiĝas brilblankaj falsaj membranoj, kiuj forte alteniĝas la ili, povas ŝtopi la spirajn vojojn kaj mortigi per asfiksio (krupo aŭ pseŭdomembrana laringito). Krome la difteria toksino kontribuas al senforteco de la paciento kaj kapablas kaŭzi gravajn lezojn de la nervaj centroj, kormuskoloj, renoj kaj surrenaj glandoj. Kiam la malsano prezentiĝas sub tiu maligna formo, precipe pro elĉerpiĝo de la natura viviga ener-gio, la prognozo estas ofte morton montranta. La kuracado devas inkludi malvarmajn kataplasmojn el argilo aŭ kaolino (aŭ malvarmajn kompresojn) sur la kolon, tage kaj nokte, kaj oftajn garga-rojn per citron- aŭ ananasosuko, kaj tralavojn de la nazo per oksigena akvo je 10 volumenoj miksita samproporcie kun komuna akvo aŭ per de-koktaĵo de kamomilo aŭ malvo aŭ ekvizeto aŭ per sala akvo. Por eviti komplikaĵojn, la paciento devas enlite ripozi eĉ dum la tuta konvalesko.
|
supren
|
Erizipelo / Koklus'o
|
|
 |