estas infekta malsano karakterizita per inflamo de la (plej ofte vizaĝa) haŭto. Tiu ĉi prezentiĝas sub formo de elaste malmola ruĝa plato, kies reliefa rando klare elstaras de sur la ĉirkaŭanta sana haŭto. Ĝi daŭras ordinare 8-10 tagojn kaj la prognozo estas benigna. La kontaĝo okazas, ne tra la aero kiel ĉe la erupciaj malsanoj, sed per la manoj, tolaĵoj aŭ instrumentoj. Skrupulaj higienaj antaŭzorgoj estas do necesaj pro eviti ĝin. Malvarmaj kataplasmoj el argilo aŭ kaolino (aŭ malvarmaj kompresoj ofte renovigitaj) sur la lezon, tage kaj nokte, estas tre rekomendindaj.