|
|
 |
 |
 |
 |
Poliomjelito (infana paralizo)
|
|
|
estas grava infekta malsano, karakterizita per inflamo de la griza substan-co de la mjelo. Ĝi trafas pleje infanojn 4-9jarajn; sed ĉiuj infanoj de 1- ĝis 16-jaraj (virseksaj pli ofte ol inseksaj) estas ricevemaj. Junuloj pli aĝaj kaj eĉ adoltoj povas ankaŭ esti trafitaj. Post inkubacio daŭranta 7-14 tagojn aperas 2- ĝis 4-taga prodroma periodo, karakterizita ĝenerale per nealta febro, kapdoloro, senapetiteco, vomoj, gorĝa doloro kaj dormemo; en aliaj kazoj, nazkararo, tusado aŭ lakso. Diagnozo dum tiu ĉi frua periodo estus tre grava, sed ordinare malfacila, ĉar tiuj simptomoj estas komunaj al mul-taj aliaj infektaj malsanoj. Aperas poste gravaj simptomoj: intensaj kap- kaj muskoldoloroj, alta febro (malofte pli ol 39,5 °C), vomoj, nuka kaj spina rigideco, antaŭtimo. La rigideco de la nuko kaj spino kaj la muskoldoloroj, kiuj karakterizas tiun periodon, ŝuldiĝas al muskolaj spasmoj. Kiam la centra nerva sistemo estas jam afekciita, la paciento ne volas, ke oni tuŝu aŭ movu lin: li pene sidiĝas kun la trunko klinita malantaŭen, sin apogante en tiu pozicio sur la brakoj etenditaj ankaŭ malantaŭen. Li ne povas aktive fleksi la kolon; kaj, en sida pozicio, li ne povas fleksi la trunkon sur la fe-muron, se li ne fleksas samtempe la gambojn. Mallakso oftas, same kiel nedaŭra paralizo de la urinveziko.
Multaj kazoj de poliomjelito alprenas la paralizan formon ekde la tria tago de la stata periodo. Ĝi trafas unu aŭ plurajn muskolajn grupojn, kiuj prezentas diversgradajn parezojn aŭ paralizojn. La muskoloj de la gamboj estas plej ofte afekciitaj. Grava danĝero de sufokiĝo (asfiksio) minacas la pacienton, kies voĉo tre mallaŭtiĝas, kiam la spiraj muskoloj estas trafitaj. La kuracado konsistas en la plej strikta observado kaj plenumado de la ĝe-neralaj indikoj por la infektaj malsanoj. La paciento devas kuŝi sur firma matraco metita sur tabuloj, por eviti sinkadon. Evitu ankaŭ iamaniere, ke la littuko kaj -kovrilo sin apogu sur la piedfingroj. Porfaciligi la malstreĉiĝon de la spasmaj muskoloj, la kuracisto devas laŭkaze ŝanĝi lian pozicion kaj/ aŭ uzi alcelan kusenon. Kiam la muskoldoloroj aperas, apliku sur tiun regionon kaj ankaŭ sur la tutan spinon varmajn fomentaĵojn ofte renovigitajn dum la tuta tago, kaj tuj kovru ilin per lana ŝtofo por konservi la varmon; ankaŭ utilas la alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj. Ŝvitiga envolvo povas esti necesa kelkfoje por ŝvitigi la pacienton. Kiam la parezoj aŭ paralizoj aperas, la movoterapio ludas tre gravan rolon. Oni komencas per pa-sivaj movoj; poste masaĝoj kaj reedukaj ekzercoj, kondiĉe, ke la paciento ne sentu doloron. Tiu ĉi devas, laŭeble ofte, ŝanĝi sian dekubiton por preventi kuŝeskarojn. Oni sin turnas al la oksigenterapio kaj eventuale eĉ al ŝtalpulmo (spirkasono), kiam aperas la unuaj simptomoj de asfiksio.
|
supren
|
Akuta artika reu'matismo (reu'matisma febro) / Erizipelo
|
|
 |