|
|
 |
 |
 |
 |
Akuta artika reu'matismo (reu'matisma febro)
|
|
|
estas infekta malsano, kiu trafas ĝenerale junajn adoltojn (pleje 20-30 ja-rajn) kun antaŭdispozicio. Oni devas klare distingi ĝin disde artrito, artrozo, reŭmatosimila artrito kaj aliaj diversspecaj artikaj afekcioj. Ties prodromoj (antaŭsignoj), kiuj daŭras 8-15 tagojn, konsistas ofte el angino, febro kaj diareo. Poste aperas la artikaj simptomoj:
ambaŭflankaj grandaj artikoj de la supraj kaj malsupraj membroj estas pleje trafitaj. La doloro estas akrega kaj la plej eta movo aŭ premo intensigas ĝin.
Tial la paciento kuŝas senmove surdorse kaj tenas siajn membrojn duonfleksitaj. La moviĝemo estas karakterizaĵo de tiu doloro, kiu rapide pasas de unu artiko al alia kun akompano de ŝvelo, ruĝeco kaj plialtiĝo de la loka temperaturo. La facio de la paciento (la specifa aspekto de ties vizaĝo) estas karakteriza: pala (tiu malsano intense anemias), angora, malvigla; li febras kaj abunde ŝvitas. La krizo daŭras ordinare 10-12 tagojn, sed tiu daŭro tre varias. Recidivoj oftas. La reŭmatisma febro - kiel tekstas konata medicina aforismo lekas la artikojn kaj mordas la koron. Tio signifas, ke ĝi ne postlasas artikajn lezojn, sed kaŭzas tre ofte korajn komplikaĵojn (endokardiiton kaj perikardiiton), sen menciado de aliaj (cerba, pleŭra, okula). Kompleta enlita ripozo estas nepre necesa dum la tuta daŭro de la malsa-no. Apliku malvarmajn kompresojn ofte renovigitajn sur la afekciitajn artikojn kaj ankaŭ sur la antaŭkoran regionon. Se la doloraj artikoj ne toleras la malvarmajn kompresojn nek la malvarmajn kataplasmojn el argilo, surŝprucigu sur ilin malvarman akvon dum 1 aŭ 2 minutoj ĉiuhore aŭ ĉiuduahore. Kiam la febro kaj doloroj malpliiĝas, utilas kelkfoje anstataŭigi la malvarmajn aplikojn per varmaj: fomentaĵoj, sinapaj kataplasmoj, sablosako ks.
|
supren
|
Zostero / Poliomjelito (infana paralizo)
|
|
 |