|
|
 |
 |
 |
 |
Koklus'o
|
|
|
estas infekta kontaĝa malsano, trafanta precipe infanojn 2- ĝis 5-jarajn. Ĝenerale negrava, ĝi povas fariĝi grava ĉe infanoj subnutritaj, loĝantaj en malfavoraj higienaj kondiĉoj aŭ en hospitaloj, aziloj ks. Post sensimptoma inkubacio aperas la katara (ĝuste la kontaĝa) periodo apenaŭ distingebla de simpla bronkito, kiu daŭras proksimume 10-15 tagojn. Poste aperas karakteriza tusado konsistanta el intensaj tusoserioj interrompataj de longaj siblaj enspiroj iom similantaj kokokrion. Rimarkindas, ke ĉiu tusoserio apartenas al unusola elspiro; diference de la kokluŝosimila tusado ĉe bronkopulmito. Kun la vizaĝo kongestita, la lango iom elŝovita, la okuloj protrudaj (elstarantaj) kaj ruĝaj, kaj la vejnaro de la vizaĝo kaj kolo turgeska, la terurita infano atakata de tiu konvulsia tusado kredigas al la ĉirkaŭantoj, ke lia sufokiĝo estas baldaŭa. Post tiu paroksismo (kulmino), la fino de la krizo anonciĝas per la sputado de viskozaj mukaĵoj kaj ofte ankaŭ per vomoj, kiuj, kiam ofte ripetiĝantaj, povas konduki al subnutriĝo. Tial, kiam la paciento trankviliĝas post la atako, oni devas manĝigi lin iompostiome. La ofteco kaj intenseco de la atakoj tre varias, kaj iufoje la emocio aŭ la kolero provokas ilin. La trafito de kokluŝo, eĉ post konvalesko (kiu okazas 4-6 semajnojn post la komenciĝo de la karakteriza tusado), konservas longatempe tendencon al kokluŝa aŭ kokluŝoida tusado, eĉ kun akompano kelkfoje de vomoj kaj naza sangelfluo. La kuracado devas inkludi klimatoterapion, t. e. restadon en klimato de alta montaro (pli ol 1200 metrojn super la marnivelo) aŭ almenaŭ en la kamparo. Speciala atento devas esti turnata al la ofte perturbita psika stato de la paciento.
|
supren
|
Difterio / Erizipelo
|
|
 |