|
|
 |
 |
 |
 |
Epidemia parotidito
|
|
|
estas kontaĝa infekta malsano, ofta en urboj, precipe en lernejoj, kazernoj, fabrikoj, hospitaloj ktp., kiu ordinare trafas homojn inter 5- kaj 25jarajn. La parotidaj glandoj (la plej grandaj el la salivaj), situantaj sub la ekstera aŭda kanalo kaj apud la mandiblo, ŝvelas kaj doloras; kelkfoje la submandiblaj glandoj estas ankaŭ afekciitaj. Ties prognozo estas ĝenerale tre benigna; sed la parotida (mumpsa) testikito, malfrua manifestiĝo de tiu malsano, povas aperi kelkfoje, kaj, se ĝi trafas ambaŭ testikojn, ĝi ofte rezultigas impotentecon kaj/aŭ sterilecon. Por tion eviti, tre gravas la absoluta enlita ripozo dum la tuta daŭro de la malsano. Malvarmaj kataplasmoj el argilo sur la afekciitajn glandojn estas speciale rekomendindaj. Post la akuta perio-do oni povas apliki varmajn kataplasmojn (aŭ fomentaĵojn) anstataŭ malvarmajn. Se testikito (aŭ ovariito) aperas: apliku sur tiun regionon malvarmajn kataplasmojn el argilo aŭ kompresojn ofte renovigitajn; kaj uzu suspensorion por subteni la testikojn.
|
supren
|
Gripo / Infektaj malsanoj
|
|
 |