estas epidemia infekta kaj treege kontaĝa malsano. Ties trafito subite sin sentas profunde laca; li ternas, tusas, tremas kaj la tuta korpo doloras. La pulso plirapidiĝas, la febro atingas 40 °C, la astenio (nenormala manko de fortoj) kaj cefaleo (forta kapdoloro) intensiĝas, aperas dispneo (spirmalfacilo) kaj kompleta anoreksio (senapetiteco). Tiu toksa stato daŭras ordinare 48 horojn, kaj poste la simptomoj iompostiome malgraviĝas. Tamen la konvalesko estas malrapida, kaj ofte, kiam kuracita perfarmaciaĵoj, nur post kelkaj semajnoj la paciento povas rekomenci sian normalan vivon.
|