|
|
 |
 |
 |
 |
Skarlatino
|
|
|
evoluas laŭ 4 periodoj:
|
supren
|
|
|
 |
inkubacio, kiu daŭras ordinare 4-5 tagojn, kaj estas sensimptoma;
|
 |
invado, kiu estas subita, intensa tuj de la komenco, karakterizita per 3 gravaj, preskaŭ samtempaj simptomoj: alta kaj kontinua febro kun tremoj kaj plirapidiĝo de la pulso; angino tre dolora, kiu malfaciligas la glutadon; oftaj naŭzoj kaj vomoj;
|
 |
erupcio, en kies komenco la haŭto prezentiĝas punktita per tre etaj ruĝaj papuloj, invadanta unue la supran parton de la trunko, poste la antaŭan de la brusto, la radikojn de la supraj kaj malsupraj membroj, la kolon, kubutan faldon, vizaĝon, abdomenon, manojn, piedojn. Poste la erupcio, kiu entute daŭras 6 tagojn, alprenas la formon de grandaj makuloj skarlataj (brilega sangoruĝa koloro)
|
 |
deskvamiĝo okazas laste
|
|
supren
|
|
|
La skarlatino estas pli serioza malsano ol la du antaŭaj, kaj ne malofte kondukas al komplikaĵoj: tonsil-, rin-, orel-, aden-, ren- kaj artrito. Strikta observado de la indikoj estas nepre necesa, precipe pri severa dieto kaj ripozo. Por preventi renan komplikaĵon, trinku tizanojn de urinigaj herboj: stigmoj de maizo, ekvizeto, borago- kaj violfloroj ktp. Se la erupcio manifestiĝas malforte, banu la pacienton en varmeta akvo. Se la gorĝo tre doloras, tralavu ĝin per salita akvo aŭ citronsuko solvita en akvo aŭ dekoktaĵo de alteo. La paciento ne devas ellitiĝi antaŭ la kompleta malapero de ĉiuj simptomoj, eĉ la ŝajne plej malgravaj.
|
supren
|
Rubeolo / Varicelo
|
|
 |