Ties inkubacio, t. e. la tempo inter la kontaĝado kaj la apero de la unuaj simptomoj, kalkuliĝas 12 tagoj. Tiam prezentiĝas la invada periodo, kiu daŭras 2-3 tagojn: la paciento ternas, liaj okuloj, nazo kaj faringo estas kongestitaj, li plendas kelkfoje pri kapdoloro aŭ -pezecsento, kaj iom febras. La sekvan tagon tiuj simptomoj intensiĝas; li tusas, sur la buŝa mukozo aperas blankaj makuletoj (enantemo), kaj la lango estas kovrita de blanketa materio (saburo). Poste, ordinare dumnokte, kun akompano de alta febro (ĉirkaŭ 40 °C) kaj plirapidiĝo de la pulso (120-140 pulsobatoj en minuto), aperas la erupcio formita de rozkoloraj makuloj (ekzantemo): unue sur la flankaj partoj de la kolo, malantaŭ la oreloj, frunto, vizaĝo; poste sur la supra parto de la torako, dorso, ventro, ekstremaĵoj. Post 5-6 tagoj la erupcio malaperas kaj la konvalesko komenciĝas. Okazas kelkfoje, precipe ĉe debilaj infanoj, ke la erupcio manifestiĝas malforte: konsilindas tiukaze bani la pacienton en varmeta akvo.
|