Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
Terapioj
    Alopatio
    Homeopatio
    Naturkuracado
    Apiterapio
    Akvoterapio
    Teroterapio
    Klimatoterapio
    Herbokuracado
    Mineralakvoterapio
    Muzikterapio
    Koloroterapio
    Movoterapio
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Mineralakvoterapio

Kondukita de natura instinkto, la homo profitis de la kuracpovo de la mineralakvoj por sin kuraci ekde la pratempo. Tiel, kvankam bazita sur nura praktika, nesufiĉe kontrolita sperto, la mineralakvoterapio utilis al la homaro dum jarmiloj ĉe multaj kaj diversaj malsanoj en preskaŭ ĉiuj landoj kaj kontinentoj de la terglobo.

Nur antaŭ nelonge la scienco vere interesiĝis pri la mineralakvoj, studis kaj analizis ilin, eksperimentis kaj kontrolis, kaj fine venis al la konkludo, ke ili konsistigas tre valoran rimedon por kuraci sennombrajn malsanojn kaj perturbojn, kaj eĉ por preventi ilin.

Por ke mineralakva kuracado estu vere sukcesa, kompetenta kuracisto devas unue zorge esplori la pacienton, ĉar nur laŭ ties individua kondiĉaro kaj la evolua fazo kaj prognozo de la malsano, li povos precize determini la mineralakvoterapian indikon, ekzaktan dozadon ktp. Tiuj indikoj devas esti poste ekzakte obeataj en la banloko en ĉiuj siaj detaloj, ne forgesante, ke la ĝusta dieto estas la nepre necesa kompletigaĵo de ĉiu kuracado. Gra-va eraro do estas kaprice fari tiun kuracadon, sen sperta, kompetenta gvidado.

Oni klasifikas la mineralakvojn laŭ ties temperaturo (ne varma: 0-20 °C; varmeta: 20-30 °C; varma: 30-50 °C; varmega: pli ol 50 °C), osmoza premo, radiaktiveco, gasoj kaj kemiaj elementoj en ili entenataj ktp. Ekzistas akvoj litiaj, stronciaj, bariaj, ferohavaj, bromidaj, jodidaj, fluoro-, arseno-, sulfuro- kaj borohavaj, alkalaj, acidetaj ktp.

La ofteco kaj tempodaŭro de la varmobanoj kaj -aplikoj dependas de la kazo kaj de la akvoj. Ĝenerale sufiĉas nur unu bano ĉiutage, kiu daŭros laŭ inversa rilato de ĝia temperaturo. Ekzemple: varmeta, 20 ĝis 30 minu-tojn; varma, 10-20 minutojn; tre varma, 8-12 minutojn.

Kiam la mineralakvoj estas tre varmaj, oni komencas per varmeta akvo (35 °C) kaj iompostiome oni prenas ĝin pli kaj pli varma ĝis atingi la indikitan temperaturon. Oni evitos tiel kelkajn reagojn kaj krizojn, kiuj prezen-tiĝas plurfoje ĉe sentemuloj aŭ ĉe tiuj, kiuj deziras akceli la kuracadon prenante tro longajn aŭ tro oftajn aŭ tro varmajn termobanojn.
Post termobano kaj -aplikoj la paciento devas kuŝiĝi varme vestita dum duonhoro por ripozi.

La mineralakvoterapio trafe indikita estas efikoplena ĉe reŭmatismaj malsanoj, artritoj, artrozoj, podagro, lumbago, iskiatalgio kaj aliaj neŭritoj kaj neŭralgioj, spondilito, haŭt-, hepat-, spir-, digest-, virin-, ren-, metabol-, arteri-, kor- kaj nervmalsanoj kaj perturboj ktp. Ĝi estas ofte asociigita al kinezoterapio (kuracado per aktivaj kaj pasivaj movoj, masaĝoj, gimnastiko ktp.).



supren

Trinkkuracado

La mineralakvoterapio inkluzivas la trinkeblajn mineralajn akvojn kun efiko laksiga aŭ laksetiga, diureziga, digestiga, galproduktiga ktp. Trinkkuracado daŭras proksimume 3-4 semajnojn kaj eĉ pli. La ĉiutaga dozo varias laŭ la individuoj, sed kalkulu mezkvante 100-150 gramojn, kiujn vi devas trinki malrapide, per mallongaj glutetoj. Ĉe ellitiĝo aŭ malproksime de la manĝoj. Ne trinku troan kvanton, speciale se vi suferas de la koro, arterioj, hipertensio ks.

Nur la virga, ĵus el la tero elŝprucinta minerala akvo havas ĉiujn originajn kuracajn proprecojn de la fonto mem. Tuj poste ĝi komencas alieciĝi, almenaŭ parte, pro la agado de la aero, la lumo, la varmo kaj la tempo.

Ĉe la fino ni diru, ke la mineralakvoterapio havas ne nur indikojn, sed ankaŭ kontraŭindikojn determinotajn de la kuracisto.



supren

© 2005-2007 MZ-Verlag