Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
Terapioj
    Alopatio
    Homeopatio
    Naturkuracado
    Apiterapio
    Akvoterapio
    Teroterapio
    Klimatoterapio
    Herbokuracado
    Mineralakvoterapio
    Muzikterapio
    Koloroterapio
    Movoterapio
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Sablobano

Ekde la antikvaj tempoj oni scias, ke la sablo posedas kuracan povon kontraŭ podagro, reŭmatismo, dikeco, artritismo, neŭralgioj ktp. Tiu povo similas al tiu de la ŝvitiga sunbano, ĉar la tavolo da sablo ekvivalentas la tukon aŭ arbofoliojn per kiuj oni kovras la korpon dum la sunbano kun ŝvitado.

Estas preferinde preni la sablobanon en la plaĝo mem. Serĉu lokon, kie la sablo estas seka kaj bone varmigita de la suno. Faru en ĝi kavaĵon, kuŝiĝu tie tutnuda kaj kovru vian tutan korpon ĝis la kolo per tavolo da sablo 3 aŭ 4 centimetrojn dika. La kapo, kiu restas libera, devas sin apogi komforte sur la sablo, protektita kontraŭ la sunradioj pere de pajla ĉapelo aŭ sunombrelo.

Restante senmove, oni komencas per 10 minutoj kaj oni aldonas 5 minu-tojn ĉiutage ĝis atingi 45 aŭ 60 minutojn, kondiĉe, ke oni ne sentu troan varmon, ne estiĝu spirmalfacilo kaj la pulsobatoj ne transpasu 100 en minuto. Oni bezonas helpanton, kiu kovros la korpon de la paciento per tavolo da sablo, protektos lian kapon per ĉapelo aŭ sunombrelo, palpos lian pulson ĉe la tempia arterio (antaŭ la orelo) kaj aplikos malvarman kompreson sur lian kapon, se aperas kapdoloro aŭ premsento.

Fininte la sablobanon, skufaligu la sablon kaj banu vin en la apuda maro aŭ rivero.

Por faciligi la ŝvitadon, oni povas trinki iom da akvo kun citronsuko antaŭ la sablobano kaj dum ĝi, se oni soifas

Tiuj, kiuj loĝas malproksime de maro aŭ rivero povas improvizi sablobanejon en angulo de sia korto kun sufiĉa kvanto da sablo ĉirkaŭita de tabuloj por ke ĝi ne disŝutiĝu. Fininte la sablobanon, oni skufaligas la sablon kaj prenas duŝon.

Suferantoj de la koro, arterioj, alta sangopremo, gravaj hepat-, ren- kaj nervomalsanoj, februloj ks. ne devas preni sablobanon. Ankaŭ ne la virinoj dum la menstruo.



supren

Interna uzo de argilo

© 2005-2007 MZ-Verlag