Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
Terapioj
    Alopatio
    Homeopatio
    Naturkuracado
    Apiterapio
    Akvoterapio
    Teroterapio
    Klimatoterapio
    Herbokuracado
    Mineralakvoterapio
    Muzikterapio
    Koloroterapio
    Movoterapio
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Akvoterapio (kuracado per akvo)

Kuracado per akvo

La akvo, tiu nepre necesa elemento de la naturo, estas grava kuracilo, kiu helpas restarigi la cirkulad- kaj nervan ekvilibron rompitan de la malsano.

Ĝi agas pleje pere de la haŭto, kies riĉa reto de kapilaraj angioj kaj nervaj fibroj transigas tiun agon sur la internajn organojn. Ĝustadire ne estas do la akvo, kiu kuracas, sed la reago de la organismo antaŭ la stimulo de la akvo. Tial la akvoterapiisto devas esti tre kompetenta kaj apliki tiun kuracilon ĝustatempe laŭ kelkaj elementaj reguloj kun speciala konsidero al la individua kondiĉaro de la malsanulo.

Ne apliku varman akvon al februlo, sed malvarman. Tamen, se liaj piedoj estas malvarmaj, unue revarmigu ilin per varma piedbano aŭ litvarmigilo por ke la reago estu pli favora.

La korpo devas esti varma antaŭ malvarma apliko. Tial estas konsilinde ĝin fari tuj post ellitiĝo. Se la korpo ne estas varma, eĉ se nur la piedoj kaj manoj estas malvarmaj, oni devas unue revarmiĝi pere de marŝado, gimnastikaj ekzercoj ktp. Vintre la (ban)ĉambro estu hejtata.

Post malvarma apliko atendu 15-30 minutojn por manĝi, ĉar la temperaturo de la korpo devas unue normaliĝi. Se necese, faru tiucele gimnastikajn ekzercojn, marŝu ktp. Se temas pri maljunulo, malfortulo, aŭ grava malsanulo, li devas enlitiĝi kaj revarmiĝi helpe de litvarmigilo. Post manĝo atendu 3 horojn por fari malvarman aplikon, evitante tiel diversajn (precipe digestajn) perturbojn.

Homoj tre maljunaj, malfortaj aŭ grave malsanaj devas esti singardaj pri aplikoj ampleksantaj la tutan korpon aŭ grandan parton de ĝi. Prefere ili konsiliĝu unue kun kompetenta naturkuracisto.

Kiam trafe indikita kaj farita, la hidroterapio sub siaj plej diversaj formoj senfebrigas, seninflamigas, trankviligas, sentoksigas, sendolorigas, stimulas la cirkulig-, digest- kaj urinaparatojn, fortigas la metabolajn kaj endokrinajn funkciojn, beligas la haŭton kun siaj aneksaĵoj kaj havigas sanigan efikon en granda kvanto da malsanoj kaj perturboj.

Ĝenerale virinoj dum monataĵo sin detenos fari akvoterapiaĵojn.


 

Akvotretado Copyright Kneipp-Verlag



supren

Diversaj aplikoj de akvokuracado

Alterna membrobano

Alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj

Frotado de la malsupra parto de la ventro

Frotado per salo

Gargaroj

Klisteroj

Kompresoj

Malvarmaj kompresoj

Mergobano

Naza tralavo

Okulbano

Pas'adi nudpiede sur malseka grundo

S'prucigoj

S'vitiga envolvo

Samtempa varma krur- kaj antau'brakbano

Sidbano

Trunkobano

Tutkorpa frotado

Tutkorpa vaporbano

Vaginaj ens'prucigoj

Vaporbano al la gamboj

Vaporbano al la malsupra duono de la korpo

Vaporbano al la supra parto de la korpo

Varmaj kompresoj




supren

Alterna membrobano / Gargaroj

© 2005-2007 MZ-Verlag