Sur tablon aŭ benkon metu ujon kun bolanta akvo kaj folioj de eŭkalipto, pino aŭ mento. Por ke la akvo daŭre bolu dum la vaporbano, uzu nur elektran varmigilon, ĉar ĝi ne haladzas. Se ĝi ne estas havebla, demetu la ujon kun bolanta akvo de sur la primuso, braĝujo aŭ gasfornelo tuj antaŭ la vaporbano por eviti ties toksajn haladzojn. Senvestigu la supran duonon de via korpo, kovru ĝin per granda tuko aŭ mantelo, alĝustigu tiun ĉi al via talio, kaj, kliniĝante super la ujon, ricevu tiun vaporon al via busto dum 15-20 minutoj, sidante aŭ starante. Je la fino forigu la ŝvitaĵon per tuko trempita en apenaŭ varmeta akvo, sekiĝu, vestiĝu kaj ripozu duonhoron.
Tiu ĉi vaporbano al la busto efikas ĉe bronkito, traĥeito, pleŭrito kaj aliaj malsanoj de la spira aparato, ĉar ĝi helpas elimini mukaĵojn, mikrobojn, polvon kaj aliajn malutilajn substancojn. Oni povas preni ĝin ĉiunokte (aŭ ĉiuduanokte) antaŭ enlitiĝo.
Se temas pri malsanoj de la nazo, sinusoj, faringo, laringo, tonsiloj, parotidoj, okuloj, oreloj ktp., la paciento ne bezonas senvestiĝi, ĉar li prenos la vaporbanon nur al la kapo. Cetere la procedo similas al la antaŭa.
En kelkaj kazoj oni povas limigi ankoraŭ pli la traktotan regionon pere de inhalilo, kiu estas aĉetebla en la komercejoj, sed kiun oni povas ankaŭ improvize fari hejme el kartono aŭ alia materialo, kaj ĝin adapti al beko de akvoboligilo.
|