Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
Terapioj
    Alopatio
    Homeopatio
    Naturkuracado
    Apiterapio
    Akvoterapio
    Teroterapio
    Klimatoterapio
    Herbokuracado
    Mineralakvoterapio
    Muzikterapio
    Koloroterapio
    Movoterapio
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Tutkorpa vaporbano

Sub kanplektita (aĵura) seĝo metu sur la plankon ujon kun bolanta akvo; sidiĝu tute nuda sur tiu seĝo kaj envolvu vin mem kune kun la seĝo per granda mantelo, kiu iras de la planko ĝis via kolo al kiu ĝi alĝustiĝas por eviti, ke la vaporo tralikiĝu. Por ke la akvo daŭre bolu dum la vaporbano, uzu primuson, braĝujon aŭ elektran varmigilon (atentu: ne brulvundu vin!). Nur la kapo devas resti ekster la mantelo. Tiu vaporbano daŭras 15 minutojn la unuan fojon; 20 minutojn la duan fojon; 25 minutojn la trian, kaj 30 minutojn la kvaran fojon. Duonhoro estas ĝenerale la maksimuma daŭro, kiun oni ne transpasu. Se dum la vaporbano vi sentas kapdoloron, -turniĝon aŭ sveneton, apliku malvarman kompreson sur la kapon, renovigante ĝin laŭbezone; se tio ne efikas, ĉesigu la vaporbanon.

Tiuj, kiuj suferas de la koro, arterioj, alta sangopremo, nervaro, tuberkulo-zo, same kiel troaĝuloj, malfortuloj kaj februloj tute ne devas preni vaporbanon. Virinoj dum menstruo kaj gravediĝo ne prenu vaporbanon.

Vaporbano ŝvitigas la pacienton, eliminante tiel el la korpo diversajn malu-tilajn substancojn tra la poroj. Por intensigi do la ŝvitadon, la paciento devas trinki tason da varma akvo kun citronsuko aŭ tizanon de tili- aŭ boragofloroj kelkajn minutojn antaŭ la vaporbano, kaj kelkajn glutojn, se li soi-fas, dum ĝi.

Fininte la vaporbanon, estas konsilinde en multaj kazoj forigi la ŝvitaĵon per tuko trempita en malvarma (aŭ apenaŭ varmeta) akvo; poste kuŝiĝu kaj ripozu duonhoron.

Oni fabrikas specialajn aparatojn por preni hejme vaporbanojn. Sed tiuj, kiuj ne havas la eblecon ilin aĉeti, povas improvizi pere de stangetoj kaj tolaĵo kestegon tiucelan. Tamen la supre indikita simpla procedo sufiĉas. En multaj urboj funkcias bandomoj kun instalaĵoj por vaporbanoj.

Ĝenerale oni prenas tutkorpan vaporbanon unu fojon semajne, malproksime de la manĝoj (1 horon antaŭe aŭ 3 horojn poste).


 

Tutkorpa vaporbano



supren

S'vitiga envolvo / Okulbano

© 2005-2007 MZ-Verlag