|
|
 |
 |
 |
 |
Klisteroj
|
|
|
ne nur utilas por fekincitado, sed ankaŭ por senfebrigi februlon, kiam malvarma aŭ apenaŭ varmeta akvo estas uzata. Malgrandaj klisteroj de glaso da malvarma akvo, retenitaj dum kelkaj minutoj kaj plurfoje ripetitaj, se necese, en la sama tago, tre efikas ĉe taĥikardio, miokardiito kaj aliaj mal-sanoj kaj perturboj de la koro, kiuj manifestiĝas per tro rapida aŭ tro forta korbatado. Ĉe akuta inflamo de la urinveziko, de la dika kaj maldika intestoj ktp. efikas kontraŭ la doloroj ĉiutaga klistero de 1 litro da dekokto de kamomilo aŭ de malvo aŭ simpla akvo tiom varma kiom nur eble elteni; krome, ankaŭ utilas en tiuj ĉi kazoj 1 aŭ 2 ĉiutagaj klisteroj de glaso da akvo aŭ da dekokto de kamomilo aŭ de malvo tiom varma kiom al vi eblas elteni (pli aŭ malpli je 45 °C), retenante ĝin laŭeble longe en genua-kubuta pozicio.
Por pli ol duonlitro da enŝprucigota likvaĵo uzu klisterilon; se temas pri malgranda kvanto (glaso da likvaĵo), uzu klisterpilkon.
|
supren
|
Mergobano
|
|
 |