Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
Terapioj
    Alopatio
    Homeopatio
    Naturkuracado
    Apiterapio
    Akvoterapio
    Teroterapio
    Klimatoterapio
    Herbokuracado
    Mineralakvoterapio
    Muzikterapio
    Koloroterapio
    Movoterapio
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Samtempa varma krur- kaj antau'brakbano

Metu sur la plankon sitelon aŭ alian taŭgan ujon plenan je akvo tiom varma kiom al vi eblas elteni. Metu sur tablon aŭ benkon alian ujon (pelvon aŭ alian vazon prefere iom longforman) plenan je akvo samtemperatura. Enigu ambaŭ krurojn ĝis preskaŭ la genuoj en la surplankan ujon; sammomente enigu la manojn kaj antaŭbrakojn ĝis la kubutoj en la surtablan ujon. Por ke la akvo ne malvarmiĝu, aldonu laŭbezone pli varman akvon al ambaŭ ujoj. Tiu bano devas daŭri pli aŭ malpli 10 minutojn. Se ĝi estas bone eltenebla, ĝi povas daŭri 12-15 minutojn, kaj oni povas ripeti ĝin 2-3foje en la sama tago, se necese; kontraŭe, oni devas ĝin ĉesigi post 6 aŭ 8 minutoj.

Tiu ĉi bano bone utilas al astmuloj kaj al suferantoj de malforteco kaj nesufiĉeco de la kormuskolo, ĉar ĝi forte plivigligas la sangan cirkuladon.


 

Samtempa varma krur- kaj antau'brakbano



supren

Pas'adi nudpiede sur malseka grundo / Alterna membrobano

© 2005-2007 MZ-Verlag