Pere de ŝprucigilo aŭ kaŭĉuka tubo aŭ rekte de la krano aŭ uzante la bideon, oni ŝprucigas akvon, ĝenerale malvarman, sur la indikitan korpoparton de la paciento, dum 2-3 minutoj.
Sur la gambojn aŭ krurojn, la ŝprucigoj utilas ĉe varikoj; sur la skroton, ĉe skrotovariko; sur la anuson, ĉe hemoroidoj; sur la vizaĝon, ĉe inflamo aŭ kongesto de la okuloj, de la fruntaj kaj maksilaj sinusoj ktp.; sur la kranion, ĉe kapdoloro, kapkongesto, migreno ktp.
La ŝprucigoj kapablas influi reflekse eĉ malproksimajn organojn. Ekzemple: ŝprucigo sur la plandojn normaligas la sangcirkuladon ĉe la abdomenaj organoj kaj kontribuas en la kuracado de uteraj hemoragioj.
|