Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
Terapioj
    Alopatio
    Homeopatio
    Naturkuracado
    Apiterapio
    Akvoterapio
    Teroterapio
    Klimatoterapio
    Herbokuracado
    Mineralakvoterapio
    Muzikterapio
    Koloroterapio
    Movoterapio
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Frotado per salo

En ujon kun iom da malvarma akvo enmetu 1 aŭ 2 manplenojn da kruda salo por ke ties eĝoj kaj akraj elstaraĵoj iom malakriĝu, sed evitu, ke ĝi solviĝu.

La paciento, tute nuda, devas stari en pelvo kun varma akvo en sufiĉa kvanto por atingi liajn piedojn ĝis la maleoloj. La helpanto prenas manplenon da tiu trempita salo kaj frotadas la korpon de la paciento laŭ jena vico: maldekstra kaj dekstra brakoj, brusto kaj dorso, maldekstra kaj dekstra flankoj, ventro kaj lumboj, maldekstra kaj dekstra gamboj. Tuj poste, pere de tolaĵo aŭ viŝtuko trempita en abunda malvarma akvo, li viŝas la korpon laŭ la sama supre indikita vico. Ĉio ĉi devas esti rapide farata, dum 5 aŭ 6 minutoj. Fine li sekigas la pacienton per seka viŝtuko kaj lin enlitigas dum duonhoro por revarmiĝo.

Kiel supre dirite, la piedoj de la paciento, ĝis la maleoloj, devas esti mer-gitaj en varma akvo dum la tuta tempodaŭro de la frotado, kaj, ĉe la fino, li devas enlitiĝi dum duonhoro. Nur tiel la reago estos bona.

Se temas pri infaneto, uzu tablan (muelitan) salon malsekigitan per malvarma akvo anstataŭ kruda salo, kiu povas difekti lian delikatan haŭton.

La frotado per salo estas efikoplena fortigilo, stimulas la apetiton ktp. Oni povas ĝin fari 2 aŭ 3 foje semajne.



supren

Tutkorpa frotado / S'prucigoj

© 2005-2007 MZ-Verlag