Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
Terapioj
    Alopatio
    Homeopatio
    Naturkuracado
    Apiterapio
    Akvoterapio
    Teroterapio
    Klimatoterapio
    Herbokuracado
    Mineralakvoterapio
    Muzikterapio
    Koloroterapio
    Movoterapio
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Mergobano

La paciento mergiĝas en la akvon de la banujo ĝis la kolo kaj restas tie dum fiksota tempodaŭro; dume oni malsekigas la kapon per la sama akvo.

La malvarma mergobano, precipe rekomendinda dum alta febro (pli ol 39 °C), estigas intensajn nervan, cirkulan kaj varmregulan reagojn. Tial ĝi devas daŭri nur kelkajn sekundojn, kaj estas aplikebla sole nur al fortuloj.

La varmeta mergobano, kiu daŭras 10-20 minutojn, preskaŭ ne estigas tiajn reagojn (aŭ ili estas tre malfortaj), kaj estas rekomendinda ĉe sendormeco, nervozeco ktp. Aldonante al la akvo 1 aŭ 2 manplenojn da amelo (aŭ dekokto de malvofloroj aŭ de brano de tritiko) ĝi tre utilas ĉe jukado, ekzemo kaj aliaj dermatozoj. Ĉe Bazedova malsano (hipertiroidismo) kaj ĉe taĥikardio (troa rapideco de la kora pulsado) prenu la mergobanon laŭ jenaj temperaturoj: la unuan tagon, je 35 °C; la duan tagon, je 34 °C; la trian tagon, je 33 °C; ĉiun sekvantan tagon malpliigu 1 °C, ĝis atingi 28 aŭ 29 °C, kaj tiam daŭrigu ĉiutage je tiu ĉi temperaturo, se eble. Ĉe febro oni prenas la mergobanon je 3 aŭ 4 °C malpli ol la temperaturo de la korpo.

La varma mergobano, kiu deprimas, kiam ĝi estas tro longa, havas limigitajn indikojn ĉe malfortuloj, senmineraliĝintoj ktp. Ĉe rena koliko prenu ĝin dum 15-30 minutoj, kaj ripetu ĝin, se necese; aldonante de temp' al tempo akvon pli varman por ke la temperaturo de la bano restu la sama. Dume surmetu malvarman kompreson sur la kapon.



supren

Klisteroj / Sidbano

© 2005-2007 MZ-Verlag