|
|
 |
 |
 |
 |
Apiterapio
|
Abeloj kaj abelaj produktoj
|
De Rosa Ebel, Germanio
Nuntempe oni ĉiam pli ofte legas pri kreskantaj kostoj de klinika kuracado, kiuj altigas la kotizojn por la asekurasocioj ĝis apenaŭ mezurebla grado. Oni legas pri kronikaj malsanoj, kontraŭ kiuj la tradicia medicino estas senpova, pri kromefikoj kaj missukcesoj de kemiaj preparaĵoj. Tial tute ne hazarde ĉiam pli multaj homoj serĉas naturajn metodojn, per kies helpo oni povas refortigi la korpon, konservi ĝin sana kaj ĉe bezono ankaŭ kuraci. Unu el tiuj metodoj estas uzado de abelaj produktoj.
En preskaŭ ĉiuj kulturoj de la homa civilizacio mielo, la plej konata abela produkto, validis kiel grava nutraĵo kaj parte ankaŭ kiel kuracilo. Sed abeloj produktas ne nur mielon. Por ili mem la ceteraj produktoj estas eĉ pli gravaj.
|
|

Laboranta abelo

|
supren
|
|
|
 |
La ĉefa nutraĵo de la abeloj – krom la nektaro – estas florpolenoj, kiujn ili kolektas de floroj kaj portas en abelujon. En vaksoĉeloj tiuj florpolenoj estas fermentataj, rezulte de tio estiĝas tiel nomata abelpano.
|
 |
Por protekti la abelujon kontraŭ vento kaj bakterioj la abeloj kolektas propolison, per kiu ili fermas ĉiujn fendojn.
|
 |
Kontraŭ malamikoj la abeloj havas propran rimedon: abelvenenon. Ĝi estas mortiga por multaj malamikoj de abeloj, tamen al la homo ĝi povas helpi.
|
 |
Por konstruado de ĉelartabuloj la abeloj produktas abelvakson.
|
 |
Por nutri la abelreĝinon ili preparas specialan nutraĵon tiel nomatan gelee royale.
|
|
supren
|
|
|
Ĉiuj tiuj abelproduktoj estas bezonataj ne nur por la abeloj, sed ili bone efikas ankaŭ je homoj, pri kio vi konvinkiĝos legante la sekvantajn ĉapitrojn.
|
supren
|
|
|
|
1. Mielo - konsistigaj substancoj kaj ilia efiko Unutipa mang'aj'o de la homo, kiu nuntempe ne estas rara, kau'zas misfunkciojn en la organismo pro manko de diversaj mineraloj, vitaminoj, proteino kaj karbonaj hidroksidoj. En la mielo oni konstati...
|
|
|
|
2. Mielo - diversaj specoj, iliaj gusto kaj efiko Mieldeveno. La abeloj kolektas la nektaron de floroj kaj transformas in en sia korpo al mielo. iu speco de floroj posedas sian propran aromon kaj specifan konsiston de la nektaro. Pro tio ekzista...
|
|
|
|
3. Poleno Florpoleno kiel kompletiga au' fortiga nutraj'o travivas en la lastaj jaroj grandan hau'son. Eminentaj sportistoj informas pri unika revigliga forto de florpoleno. Alergiuloj venkas siajn alergiojn. G...
|
|
|
|
4. Abelpano La abeloj portas la fres'e kolektitajn polenajn buletojn senpere en vaksc'elojn. En la momento de la enmetado en c'elon la poleno havas la samajn ecojn kiel la gajnita per polenrikoltilo. Tamen en la ...
|
|
|
|
5. Propoliso Propoliso estas rezinhava substanco, kiu protektas la arbajn kaj arbustajn burg'onojn de la media influo kaj de sekig'o. La abeloj kolektas propolison kaj uzas g'in kvazau' cementon, per kies helpo ili...
|
|
|
|
6. Abelveneno Por multaj malamikoj de abeloj ilia veneno estas mortiga; en pli granda kvanto g'i estas dang'era ankau' por la homo. En malgranda kvanto la abelveneno tamen estas efika rimedo kontrau' reu'mato, iskiat...
|
|
|
|
7. Vakso Ankau' la vakson, el kiu la abeloj konstruas sian c'elaron, ili produktas mem. Abelvakso havas specifajn ecojn, kiujn la artefarita vakso ne posedas; tial la abelvakso farig'is dezirata krudmaterialo ...
|
|
|
 |
 |
 |
|
|
supren
|
|
|
La artikolo aperis en INA-revuo 03-05.
|
supren
|
4. Abelpano / 3. Poleno
|
|
 |