Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
Terapioj
    Alopatio
    Homeopatio
    Naturkuracado
    Apiterapio
    Akvoterapio
    Teroterapio
    Klimatoterapio
    Herbokuracado
    Mineralakvoterapio
    Muzikterapio
    Koloroterapio
    Movoterapio
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

7. Vakso

Ankaŭ la vakson, el kiu la abeloj konstruas sian ĉelaron, ili produktas mem. Abelvakso havas specifajn ecojn, kiujn la artefarita vakso ne posedas; tial la abelvakso fariĝis dezirata krudmaterialo por multaj bezonoj. Tre ofte oni uzas vakson por la produktado de kosmetikaj varoj kiel ekz. haŭtkremaĵoj kaj lipfarboj. Ĝi protektas la haŭton kontraŭ sunradioj, malvarmo kaj ceteraj mediaj influoj, faras ĝin mola kaj elasta.

Vakso posedas ankaŭ antisepsajn kaj inflamĝenajn ecojn. Ĝi akcelas resanigon de cikatroj kaj vundokrustoj. Estante miksita kun kruda propoliso aŭ ties ekstrakto ĝi efikas precipe bone.

En naturkuracado vakso estas multflanke uzata kiel interne ĉe diversaj inflamoj (pura aŭ en kombino kun aliaj abelproduktoj) tiel ekstere por varmaj bandaĝoj, plastroj, protektaj kremaĵoj por la manoj, lipoj, mamcicoj, kubutoj kaj simile.

La kandeloj el abelvakso havas tre delikatan aromon, estas riceveblaj en plej diversaj formoj kaj tial estas ŝatataj donacoj.


 

Abela vakso



supren

6. Abelveneno

© 2005-2007 MZ-Verlag