Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
Terapioj
    Alopatio
    Homeopatio
    Naturkuracado
    Apiterapio
    Akvoterapio
    Teroterapio
    Klimatoterapio
    Herbokuracado
    Mineralakvoterapio
    Muzikterapio
    Koloroterapio
    Movoterapio
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

6. Abelveneno

Por multaj malamikoj de abeloj ilia veneno estas mortiga; en pli granda kvanto ĝi estas danĝera ankaŭ por la homo. En malgranda kvanto la abelveneno tamen estas efika rimedo kontraŭ reŭmato, iskiatiko, multobla sklerozo, malvarmumoj, gripo, ktp. Iuj abelbredistoj ĉiuprintempe igas sin piki de 10 ĝis 12 abeloj kaj asertas, ke dank’ al tio ili estas "injektitaj" kontraŭ malvarmumo por la tuta jaro. Esploroj montris, ke abelbredistoj estas en multe pli malgranda grado inklinaj al reŭmataj malsanoj ol ceteraj homoj. Preparaĵoj el abelveneno (ungventoj, ampoloj) estas agnoskitaj de la klasika medicino kaj estas permesitaj medikamentoj.

Oni konsideru, ke 3-5% de homoj reagas alergie je la abelveneno. Antaŭ ol uzi abelvenenan injekton aŭ abelpikon oni konsultu kuraciston pri eblaj alergiaj kromefikoj.


 

Abelveneno povas esti saniga au' dang'era. Dang'ere estas somere gluti fruktojn au' trinkaj'on, en kiu trovigxas abelo.



supren

7. Vakso / 5. Propoliso

© 2005-2007 MZ-Verlag