Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
Terapioj
    Alopatio
    Homeopatio
    Naturkuracado
    Apiterapio
    Akvoterapio
    Teroterapio
    Klimatoterapio
    Herbokuracado
    Mineralakvoterapio
    Muzikterapio
    Koloroterapio
    Movoterapio
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

5. Propoliso

Propoliso estas rezinhava substanco, kiu protektas la arbajn kaj arbustajn burĝonojn de la media influo kaj de sekiĝo. La abeloj kolektas propolison kaj uzas ĝin kvazaŭ cementon, per kies helpo ili fermas truojn kaj fendojn en la abelujo. Ili uzas propolison ankaŭ por desinfekti la vaksĉelojn, en kiujn estas kolekta mielo, poleno, kaj en kiujn la abelreĝino metas ovojn. La abeloj uzas ĝin ankaŭ por enbalzamigo de malamikoj, mortigitajn interne de la abelujo kaj kies forigo estas neebla pro ĝia grandeco, ekzemple limako k.a.

La konsisto de propoliso, same kiel tiu de florpoleno, estas ekstreme komplika. Propoliso enhavas ĉirkaŭ 30% da diversspecaj vaksoj, 55% da rezinoj kaj balzamoj, 10% da eteraj oleoj kaj 5% da florpolenoj. Krome ĝi entenas en malgrandaj kvantoj tutan aron de ne kutimaj substancoj, kaj oni plu konstante malkovras en ĝi novajn komponentojn. La kuracistoj, kiuj laboras per mielproduktoj, konsideras la uzon de propoliso kiel gravan progreson en la medicino. Jam Hippokrates (460-377 a. K.) preskribis propolison por kuraco de internaj kaj eksteraj ulceroj. Hodiaŭ oni sukcesplene uzas propolison en diversaj apiterapiaj klinikoj (apiterapio = kuracado per abelaj produktoj) plej unue kiel rimedon kontraŭ ĉiaspecaj virusoj, radiadaj malsanoj kaj eĉ kontraŭ kancero. Propolisa ungvento bonege efikas kontraŭ ĉiaspecaj haŭtmalsanoj kaj ulceroj, la vundoj pli rapide resaniĝas kaj la inflamprogreso estas ĝenata. Ankaŭ por masaĝoj la propolisaj ungventoj kiel ekz. madal Propolis. montris sin de tre bona flanko. Propolisaj preparaĵoj estas tre vaste uzataj precipe en la rusa kaj orienteŭropa medicino. Malrapide ili trovas uzadon ankaŭ en la okcidento.



supren

6. Abelveneno / 4. Abelpano

© 2005-2007 MZ-Verlag