Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
Terapioj
    Alopatio
    Homeopatio
    Naturkuracado
    Apiterapio
    Akvoterapio
    Teroterapio
    Klimatoterapio
    Herbokuracado
    Mineralakvoterapio
    Muzikterapio
    Koloroterapio
    Movoterapio
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

3. Poleno

Florpoleno kiel kompletiga aŭ fortiga nutraĵo travivas en la lastaj jaroj grandan haŭson. Eminentaj sportistoj informas pri unika revigliga forto de florpoleno. Alergiuloj venkas siajn alergiojn. Granda nombro de preskaŭ nekredeblaj sukcesoj en diversaj sferoj igas nin atenti kaj miri pri tio. Kio estas tiu florpoleno? Kiel ĝi efikas? Kial ĝi kapablas atingi tian fortan influon je la homa organismo?

La moderna manĝosistemo konsistas plejparte el plurfoje prilaboritaj manĝproduktoj, kiuj cele de konserveblo, de bongustigo kaj de simpla preparado estas senŝeligataj, rafinataj, varmigataj kaj entenas konservigajn substancojn. Ĉe tiaspecaj prilaboroj perdiĝas gravaj elementoj de la manĝaĵoj, ekz. enzimoj, vitaminoj, mineralaĵoj kaj granda nombro de mikroelementoj, kiuj estas bezonataj por la normala funkciado de la korpo. La sekvoj de tiuj elementomankoj ofte aperas post pluraj jaroj; sed tiam estas jam apenaŭ rekonebla, kiuj specifaj elementoj siatempe mankis en la manĝaĵo. Se tamen la korpo denove ricevos la koncernajn spurelementojn, ekz. en polena formo, oni venas al mirindaj rezultoj; ofte eĉ malsanoj konataj kiel nekuraceblaj povas esti plene kuracitaj.

La poleno estas kombinaĵo el pli ol cent konataj kaj multaj dume nekonataj ingrediencoj, kies komuna influo estas preskaŭ ĉionpova. Ili ĉeestas en tia biologia ekvilibro, kiu estas konata en neniu alia manĝprodukto. Florpoleno entenas ĉiujn vivogravajn vitaminojn, enzimojn, sterinojn, aminoacidojn, mineralaĵojn, aŭksinoj kaj aliajn spurelementojn, kiujn la scienco parte eĉ tute ne konas. Estas evidente, ke helpe de florpolenoj oni povas atingi frapajn sukcesojn ĉe plej diversaj malsanoj kaj ĉe ĉiuj formoj de reduktita laborkapablo.

Ĉiu vegetala vivo ekestas el tiaj mikroskope malgrandaj poleneroj. Ĉio, kio ekzistas en la vegetala mondo sekve devas ĉeesti en iu ajna formo en la generaj ĉeloj - en la poleno. En ĝi estas koncentrita en tre malgranda volumeno la tuta vegetala vivo. El tio logike sekvas, ke ankaŭ ĉiuj rekonstruaj substancoj por la vivanta organismo devas esti entenataj en ĝi.

La mirakla influo de la florpoleno je la homa organismo estis konata ĉe naturpopoloj jam en antikvaj tempoj. La vikingoj prenis por siaj longaj ŝipvojaĝoj florpolenon trempitan en mielo, ĉar en tiu formo ĝi estas tre longe konservebla. La ĉinoj jam de longa tempo pretigis unu specon de kuko, en kiu tavoloj da polenoj kaj mielo estis knedataj kaj poste sekigataj en la suno. Tiuj kukoj estis longe konserveblaj; la homoj manĝis ilin en la tempo de malriĉa rikolto kaj malsato. En kelkaj lokoj de la Filipinaj insuloj oni ankaŭ hodiaŭ per tukoj „elfiŝas„ florpolvon de la surfaco de lagoj, purigas ĝin kaj uzas kiel manĝaĵon.

En Eŭropo oni remalkovris la florpolenojn nur meze de la 20-a jarzento. Dank’ al la invento de polenrikoltilo, kiu deigas la polenbuletojn de sur la abelfemuretoj, oni kapablas nun kolekti polenojn de la plej pura konsisto kaj en pli granda kvanto. Vaste lanĉitaj eksperimentoj en Svedio, Francio, Aŭstrio, Britio kaj Rusio en kvindekaj jaroj de la 20-a jarcento montris tre gravajn rezultojn. En la sepdekaj jaroj la supersportistoj ankaŭ malkovris por si la florpolenojn kiel unikan refortigan rimedon.

Tamen la florpolenoj staras dume ĉe la komenco de sia prospervojo. Pluraj esploristoj antaŭdiras por ili tiajn signifon kaj disvastigon, kiuj superos multe pli tiujn de la mielo.



supren

Apiterapio / 2. Mielo - diversaj specoj, iliaj gusto kaj efiko

© 2005-2007 MZ-Verlag