Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
Terapioj
    Alopatio
    Homeopatio
    Naturkuracado
    Apiterapio
    Akvoterapio
    Teroterapio
    Klimatoterapio
    Herbokuracado
    Mineralakvoterapio
    Muzikterapio
    Koloroterapio
    Movoterapio
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

2. Mielo - diversaj specoj, iliaj gusto kaj efiko

Mieldeveno. La abeloj kolektas la nektaron de floroj kaj transformas ĝin en sia korpo al mielo. Ĉiu speco de floroj posedas sian propran aromon kaj specifan konsiston de la nektaro. Pro tio ekzistas ankaŭ multaj specoj de mielo, kiuj havas malsamajn guston, aromon kaj koloron: de blanke-hela ĝis brune-malhela. Por la kuraca celo decidan rolon ludas la floroj, de kiuj devenas la mielo. Negranda elekto el la plej konataj en Eŭropo mieloj, iliaj ecoj kaj kuracefikoj estas prezentata sube.

Akacia (aŭ robinia) mielo estas helflava, diafana kaj likva. Ĝi gustas tre agrable, milde kaj havas la teneran aromon de akaciaj floroj. Precipe infanoj ŝatas ĝin.

Efiko: La akacia mielo agas pozitive ĉe tusado, malvarmumo, digestaj problemoj kaj pirozo. Ĝi estas uzebla ankaŭ por sangopurigo.


Eŭkalipta mielo estas malhela kun agrable forta gusto. Ĝi enhavas la eterajn oleojn de eŭkalipto.

Efiko: Eŭkalipta mielo bonefikas ĉe infektoj de la spirtuboj, ĉe ekflamo de urintuboj kaj estas rekomendinda ĉe inhalado. En Hispanio eŭkalipta mielo jam delonge estas uzata kiel kuracrimedo ĉe helmintozo, speciale ĉe infanoj.


Konifer-arbaj mieloj devenas de abioj kaj piceoj, estas malhelkoloraj kaj havas fortan spican guston.

Efiko: Tiuj mieloj estas precipe bonefikaj ĉe malvarmumaj malsanoj kaj ĉe bronkito.


Lavenda mielo, same kiel la floroj de lavendo, estas freŝe kaj delikate odora kun iom amar-dolĉa aromo. Ĝi havas helan kaj klaran koloron.

Efiko: Ĝi havas ne nur delikatan guston sur pano, sed efikas mildige ĉe kramfoj kaj doloroj, ĉe sendormeco, vundoj, insektaj pikoj, helpas ĉe malvarmumaj kaj infektaj malsanoj.


Leontoda mielo gustas precipe bone, havas belan flavan koloron, kiu similas al tiu de leontodo.

Efiko: Ĉe hepataj kaj galvezikaj doloroj. Ĝi purigas la sangon kaj aktivigas la digestadon.


Tilia mielo estas konata kaj ŝatata pro sia hela koloro kaj iom specifa gusto, kiu memorigas menton. Tiu mielo kunigis en si la bonefikan kaj trankviligan forton de la tilio mem.

Efiko: La mielo enhavas multajn sanstimulajn substancojn, kiuj efikas je la korpo kaj la spirito malstreĉige kaj forigas streson.


Frukt-flora mielo: Tiu helflava mielo estas agrable milda kaj tre bongusta. Ĝi estas riĉa je vitaminoj kaj mineralaĵoj, ĉar konsistas el nektaroj de diversaj fruktofloroj.

Efiko: Precipe al tiuj homoj, kies vitamina kaj minerala sorbado estas disakordita, estas rekomendinde manĝi ĝin, ĉar ĝi favorigas la utiligon de tiuj substancoj el la nutraĵo.


Kolza mielo apartenas al la mildaj kaj tial ŝatataj mielspecoj. Ĝi estas preskaŭ blanka kaj firma, ĉar kristaliĝas tre rapide.

Efiko: Ĝi influas agrable ĉe trostreĉiĝo, nervumado kaj streso.


Rosmarena mielo havas tre karakteran guston, aromriĉan odoron kaj tipan mielan koloron – la flavan. Tiu mielspeco estas produktata en la regionoj de Mediteraneo.

Efiko: La naturmedicino konsilas uzi rosmarenan mielon ĉe stomakintestaj suferoj, ĉe hepat- kaj galomalsanoj kaj ĉe nervaj perturboj.


 

9 diversaj mieloj



supren

3. Poleno / 1. Mielo - konsistigaj substancoj kaj ilia efiko

© 2005-2007 MZ-Verlag