Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
Terapioj
    Alopatio
    Homeopatio
    Naturkuracado
    Apiterapio
    Akvoterapio
    Teroterapio
    Klimatoterapio
    Herbokuracado
    Mineralakvoterapio
    Muzikterapio
    Koloroterapio
    Movoterapio
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

1. Mielo - konsistigaj substancoj kaj ilia efiko

Unutipa manĝaĵo de la homo, kiu nuntempe ne estas rara, kaŭzas misfunkciojn en la organismo pro manko de diversaj mineralaĵoj, vitaminoj, proteino kaj karbonaj hidroksidoj. En la mielo oni konstatis jam pli ol 180 de tiuj naturaj substancoj, dank’ al kiuj ĝi estas vera „vigligaĵo„ inter la ceteraj manĝaĵoj. Tial indas la rigardo en la „internon„ de la mielo. Jen estas eta ekzemplo pri ĝia konsisto kaj pri la efiko de ĝiaj substancoj.

Sukero. La mielo enhavas ĝis 75% da fruktoza kaj glukoza sukero kaj plurajn aliajn sukerspecoj, ekz. maltozon, sakarozon kaj similajn.

Akvo. Ĝi atingas en diversaj mielspecoj de 15% - 20% de la enhavo.

Mineralaĵoj kaj spurelementoj. Cl, K, Ca, Cu, Mg, Mn, Na, P, Si, S, silika acido – estas konsistigaj mineralaĵoj de la mielo. El spurelementoj en menciinda kvanto ĉeestas Cr, Fe, J, Mn. Manko de tiuj elementoj kaŭzas gravajn malakordiĝojn en la funkciado de la organismo.

Vitaminoj. La mielo enhavas vitaminojn de grupo B: B1 (tiamino), B2 (riboflavino) kaj B6 (pirodoksino). Tiuj tri vitaminoj ludas esencan rolon ĉe multaj metabolaj procesoj. La C-vitamino (askorbina acido) estas en la mielo nur en tre malgranda kvanto. Kontraŭe al la aliaj abelaj produktoj la mielo ne enhavas oleo–solveblajn vitaminojn A, D, E kaj K.

Enzimoj. Enzimoj (fermentoj) estas substancoj, kiuj transformas sukerojn de komplikaj formoj je sukeroj de pli simplaj formoj – tiujn la organismo povas facile utiligi. Enzimoj do kaŭzas la multecon de sukerspecoj en la mielo.

Inhibinoj. Ilia efiko similas al tiu de antibiotikoj: ili ĝenas la kreskadon de bakterioj kaj de aliaj mikroorganismoj. El la jam konataj inhibinoj estas menciindaj flavonoidoj.

Aminoacidoj. Aminoacidoj de 14 specoj, inter ili ĝis 85% da prolino, zorgas en la organismo pri la reproduktado de proteino kaj de ruĝaj sango-globetoj.

Acidoj. Multaj organikaj acidoj troviĝas en la mielo. Ili stimulas apetiton kaj digestadon.

Poleno. Depende de la nektarkolekta regiono kaj diverseco de floroj, la poleno nombras en la mielo de kelkaj ĝis plurcent specoj. Ĝi troviĝas nur en flordevenaj mieloj, sed ne en la arbaraj. Ankaŭ ĝi stimulas la digestadon.

Aromaj substancoj. Ili devenas de eteraj plantaj oleoj, havas ties aromon kaj guston kaj respondecas pri la aroma kaj gusta riĉeco de diversaj mielspecoj.


 

6 diversaj mieloj



supren

2. Mielo - diversaj specoj, iliaj gusto kaj efiko

© 2005-2007 MZ-Verlag