Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
Terapioj
    Alopatio
    Homeopatio
    Naturkuracado
    Apiterapio
    Akvoterapio
    Teroterapio
    Klimatoterapio
    Herbokuracado
    Mineralakvoterapio
    Muzikterapio
    Koloroterapio
    Movoterapio
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Rekomendoj al malsanuloj

Kelkaj el tiuj personoj, kiam ili sin sentas malsanaj, ne konsultas kuraciston; ili kontentiĝas legante en iu ajn libro pri naturista medicino la kuracadon kiu koncernas ilian malsanon.
Kelkfoje ili atingas sukceson, sed ofte ili malsukcesas, ĉar la indikoj de la libroj ĉiam estas farataj en ĝenerala formo, tute ne atentante pri la individuaj kondiĉoj nek la propra reagforto de ĉiu organismo.

Estas necesege, do, konsulti aŭtoritatulon. Por plenumi iun ajn profesion, oni postulas kompetentecon; despli prave koncerne la kuraciston, en kies manoj kuŝas la plej valora trezoro de la paciento: lia sano kaj eĉ lia vivo mem.

Estas nepre necese, ke la malsanulo sin turnu al naturkuracisto kaj konfidu al li la gvidadon de la kuracado. Malfeliĉe, en nia lando ekzistas nur tre malmultaj diplomitaj kuracistoj, kiuj sin dediĉas al la naturmedicino: oni apenaŭ trovas ilin en kelkaj grandaj urboj. Ni esperu, ke baldaŭ kreskos ilia nombro por la bono de nia suferanta loĝantaro.

Ĉe manko de naturkuracistoj, ekzistas multaj personoj nomataj naturistaj "profesoroj", kiuj sin dediĉas al la kuracarto, sed ne posedas laŭleĝan diplomon, kiu rajtigu ilin kuraci. Estas el ili nur malmultaj, kiujn ni povas konsideri kompetentajn, ĉar nur ili studis ĝisfunde la aferon kaj akiris vastan sperton per ĉiutaga kontakto kun malsanuloj.

Sed la plimulto el ĉi tiuj naturistaj "profesoroj" estas empiriuloj pli aŭ malpli groteskaj kaj malkleraj, kiuj havas nenian ideon pri tio, kio estas la homa korpo. lli kredas sin kapablaj kuraci nur ĉar ili legis unu aŭ pli da libroj pri naturmedicino.

Tiuj senskrupulaj individuoj, kiuj trovis en la naturismo komfortan rimedon por gajni facile monon, kaŭzas veran malfeliĉegon ĉe la nesingardemaj malsanuloj, kiuj falas en iliajn manojn. Tiel ili senkreditigas la movadon, senigante ĝin je seriozeco. Kaj pro tio ili devus esti persekutataj de la aŭtoritatoj kaj malakceptataj de la konsciaj naturistoj.

La malsanulo, kiu sin metas sub la gvidado de naturkuracisto, devas plene fidi al li. Li devas sekvi fidele liajn instrukciojn, ne lasante sin influi de konsiloj de familianoj, parencoj kaj amikoj, kiuj scias nenion pri naturismo, sed tamen ofte havas firman opinion pri ĝi. Se malfacilaĵo, malhelpaĵo aŭ malkonvenaĵo okazas, li tuj devas sciigi la kuraciston, la sola persono kapabla solvi liajn dubojn.

Plej ofte la malsanulo en naturkuracado malgrasiĝas: kaj tio pensigas tiujn, kiuj ĉirkaŭas lin, ke li pli malbone ekfartas. La vero estas tute alia. La malsanulo komence malgrasiĝas, ĉar lia organismo liberiĝas de granda kvanto da venenaj kaj malsanigaj substancoj, kiuj amasiĝis en la korpo dum jaroj. Tiuj malutilaj substancoj ekmoviĝas kaj estas forigitaj el la organismo, pro la puriga efiko de la natura kuracsistemo; ili estas kvazaŭ la cindroj de maŝino, kiuj malhelpas ĝian liberan funkciadon. Tiu malgrasiĝo, anstataŭ malĝojigi, devas ĝojigi la malsanulon kaj lian familion, ĉar ĝi ja estas la unua paŝo al la resanigo. La pruvo estas, ke samtempe kun la perdo de pezo, la malsanulo preskaŭ ĉiam sentas pli grandan facilmovecon, forton kaj vivoĝojon; signoj de la vivorenoviĝo, kiun li spertas.

Krome, tiu pezoperdo ne estas definitiva. Laŭmezure kiel progresas la kuracado, la stato de la malsanulo normaliĝas; tiel oni rimarkas, definitive, ke tiuj, kiuj antaŭe estis malgrasaj, grasiĝas, kaj la graseguloj malgrasiĝas.

Alia tre atentinda afero estas la kurackrizoj, jam antaŭe menciitaj. Tiuj, kiuj komencas naturistan kuracadon, ofte sentas ŝajnan malboniĝon: lacecon, kongestojn, lakson, kapdoloron, migrenon, febron: kelkfoje sangelfluon; ĉe iuj aperas ulceroj, furunkoj kaj diversaj haŭterupcioj; ĉe aliuloj reaperas malnovaj malsanoj, ekzemple uretra elfluo, kiun la paciento kredis defini-tive kuracita ktp.

Tiuj perturboj, kiuj prezentiĝas ofte, sed ne ĉiam, indikas la klopodon de la organismo liberiĝi de la malsano. Tial ili nomiĝas: kurackrizoj.

Tiuj, kiuj ne estas avertitaj kredas, ke ili malboniĝas kaj kelkfoje forlasas la kuracadon. Gravega eraro, ĉar ĝuste la apero de la kuraciga krizo estas la unua signo de la batalo, kiu okazas en la korpo por elpeli la malbonaĵon. La paciento devas ekĝoji pri ĝia apero kaj komuniki ĝin al sia kuracisto, kiu en ĉiu okazo scios kia estas la konvena agmaniero.

La sistemo de naturkuracado, pli ol iu alia, postulas intiman kunlaboron de kuracisto kaj paciento.

Pro tio estas necese, ke la malsanulo akiru naturistan kulturon; tiel li havos klaran koncepton pri la kuracado kaj povos interpreti mem ĝiajn alternaĵojn.

La kuracisto indikos, kiaj libroj aŭ revuoj estas konvenaj al ĉiu individuo, laŭ liaj kazo kaj kulturo.

Tiel, la malsanulo vidos reaperi iom post iom la perditan sanon.

Estas neeble fiksi la daton de resanigo. La akutaj malsanoj kuraciĝas rapide, sed la kronikaj postulas semajnojn, monatojn kaj eĉjarojn, laŭ la graveco de la malsano kaj laŭ la kvanto da ĥemiaj drogoj, kiujn la korpojam ricevis.

Sed la malsanulo povas esti certa, ke tion, kion la naturismo ne kuracas, neniu alia sistemo povas kuraci. Se li sekvas la ordonojn konstante, optimisme kaj fide, li fine vidos aperi la aŭroron de nova vivo.



supren

Naturkuracado

© 2005-2007 MZ-Verlag