Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
Terapioj
    Alopatio
    Homeopatio
    Naturkuracado
    Apiterapio
    Akvoterapio
    Teroterapio
    Klimatoterapio
    Herbokuracado
    Mineralakvoterapio
    Muzikterapio
    Koloroterapio
    Movoterapio
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Naturaj elementoj de kuracado

La unuan honoran lokon de la naturista terapio okupas la dieto. La aforismo de Hipokrato ja diras en mirinda koncizeco: "Ke via nutraĵo estu via kuracilo".

Tre grandaj estas la avantaĝoj atingitaj per dieto adaptita al ĉiu individua kazo.

Kiam oni celas rapidan kaj kompletan senvenenadon, oni aplikas fastadon, armilo tre efikoplena, sed ambaŭtranĉa, kiu devas esti ordonita kaj kontrolita de sperta kuracisto. Malpli rigora ol la fastado estas la senveneniga dieto konsistanta el krudaj fruktoj kaj salatoj (sunaj nutraĵoj de Bircher-Benner).

Ekzistas specialaj dietoj por afekciitoj de renoj, hepato, koro; revigligaj dietoj por tiuj, kiuj suferas je malfortikeco, anemio, tuberkulozo ktp. ktp. Sed, sciu, ke la naturista dietaro tute forigas ĉiuspecajn viandojn, fiŝon, ŝinkon, kolbason kaj aliajn porkaĵojn, konservaĵojn kaj ĉiujn aliajn kadavrajn nutraĵojn. Kompreneble, ankaŭ estas malpermesataj vino, biero, likvoroj kaj aliaj alkoholaj trinkaĵoj, mateo, kafo kaj teo, kaj ĉiuj aliaj produktoj malutilaj kaj venenigaj. Kontraŭe oni permesas la naturajn nefermentintajn sukojn de fruktoj (ekzemple suko de vinberoj) kaj infuzaĵojn de maltkafo (ĝerminta rostita hordeo) kaj de aromaj, sendanĝeraj herboj (mento, timiano, salvio, rosmareno, kamomilo ktp.).

La naturista dietaro estas tre ampleksa kaj interesplena, sed ni ne povas etendiĝi en pliajn detalojn.

Krom la dieto, la naturista terapio aplikas la naturajn elementojn: sunon (sunoterapio), aeron (aeroterapio), akvon (akvoterapio); kelkfoje teron, argilon, sablon (teroterapio, ŝlimterapio) ktp., ktp.

La suno estas la plej grava el tiuj elementoj. Same kiel en ĉiuj aliaj kazoj, nur la kuracisto devas determini, kiu povas preni sunbanon kaj kiumaniere. Estas malsanuloj, feliĉe la malplimulto, kiuj ne povas nek devas preni sunbanojn; aliaj devas sekvi tre specialan teknikon. La plimulto, tamen, povas profiti la sunradion kun kelkaj antaŭzorgoj: sin elmeti grade, ŝirmi la kapon kaj okulojn ktp.

En la dua loko estas la aero. Evidente, la moderna homo atrofiigis sian haŭton, malfaciligante ĝian normalan funkciadon, kaŭze de siaj tro dikaj vestaĵoj, kiuj malpermesas la aerotrapason, la haŭto de la moderna homo spiras malbone kaj ŝvitas nesufiĉe. Tio kaŭzas retenadon de malutilaj sub-stancoj en la sango kaj superŝarĝiĝon en la eliminlaboro de la renoj kaj pulmoj. La aerbanoj ankaŭ havas specialan teknikon kaj povas esti ordo-nataj preskaŭ al ĉiuj malsanuloj.

La hidroterapio aŭ aplikado de akvo por kuraci malsanojn, okupas la trian lokon en la naturista terapio.

La empiriuloj de la pasinta jarcento iom tro uzis la akvon kiel kuracilon kaj kontraŭ tiu eksceso jam leviĝis aŭtoritataj voĉoj avertantaj la senspertulo-jn. Oni devas memori, kiel diras Monteuuis, ke la homo estas kreito apar-tenanta pli al la aero ol al la akvo.

Tamen, prudenta aplikado de akvo daŭre estas gravega kaj efikplena ele-mento terapia. Ekzistas diversaj formoj de aplikado: duŝoj, ŝprucadoj, duonbanoj, enakviĝaj banoj, ŝvitbanoj, envolvaĵoj, frotadoj, kompresoj, la-vadoj, fomentadoj, gargaradoj, enŝprucigoj, klisteroj, piedbanoj ktp. ktp. Ĉiu el tiuj terapiaj aplikaĵoj estas diversmaniere modifebla laŭ indiko farota de la kuracisto en ĉiu aparta okazo.Krome ekzistas aliaj terapiaj rimedoj, kiujn oni ne devas flankenlasi, ĉar ili estas efikaj helpiloj en la kuracado de diversaj malsanoj; nome: la elektro-terapio (la elektro ja estas natura elemento), la movoterapio (masaĝoj, medicina gimnastiko, mova reedukado ktp.; kinezoterapio), la teroterapio (aplikoj de tero, ŝlimo, argilo, sablo; geoterapio), la plantoterapio aŭ kura-cado per vegetaĵoj, la psikoterapio; en kelkaj specialaj okazoj, la koloro-terapio, la sugestio, la muzikterapio, la magnetismo, la ostopatio ktp. ktp.



supren

Kion la naturismo faras c'e kronika malsanulo?

© 2005-2007 MZ-Verlag