La naturo mem indikas al li tion. Oni devas helpi tiun elĉerpitan organismon batalanta vane por liberigi sin de la malsano. Kaj la helpo nur povas veni en formo, kiu permesu ŝanĝi la kronikan staton en akutan, t. e. reaktivigi la proceson.
Tiuj estas la kurackrizoj, kiuj prezentiĝas preskaŭ en ĉiuj okazoj. Malsanulo submetita al naturista kuracado surpriziĝas ĉe apero de tre diversaj simptomoj: kelkfoje kapdoloro aŭ doloro de iu ajn parto de la korpo; aŭ tuso, sputado, lakso, febro; okaze reaperas uretra elfluo, kiun la paciento kredis definitive kuracita ktp. ktp.
Se li ne estis avertita, li povus kredi, ke tiuj novaj malnormalaĵoj signifas malboniĝon de lia ĝenerala stato; multaj pacientoj forlasas la kuracadon ĝuste en la momento, kiam oni rimarkas la vekiĝon de iliaj organaj defendoj.
Pro tio, ĉiu malsanulo, kiu komencas naturkuracadon, devas scii, kio estas kurackrizo kaj atendi ĝin sen timo; prefere kun ĝojo, ĉar ĝi ja estas la unua signo, kiu indikas pli aŭ malpli proksiman triumfon.
La rimedoj, kiujn disponas la naturismo por batali kontraŭ la kronikaj kaj degeneraj malsanoj, estas multnombraj. Estas neeble ilin detali ĉi tie, ĉar ĉiu malsanulo estas tute individua kazo, kiun oni devas kuraci tiele. Ne ekzistas kuracadoj aplikeblaj al ĉiuj afekciitoj de sama malsano pro la simpla kialo, ke ĉiuj organismoj ne estas egalaj, nek reagas sammaniere ĉe la kuracado.
Sperta persono, la naturkuracisto en tiu ĉi kazo, devas zorge esplori la pacienton, por determini la sekvendan procedon.
La naturismo povas kuraci ĉiuspecajn malsanojn, sed ne ĉiujn malsanulojn. Tio signifas, ke iu ajn malsano, eĉ de la plej malbona prognozo, povas esti kuracata perfekte per la natura sistemo, kondiĉe, ke la viviga energio de la malsanulo ankoraŭ ne estas elĉerpita. Ju pli frue oni aplikas la naturmedicinon, despli rapida kaj certa estos la resanigo. Malfeliĉe estas, ke la plimulto el tiuj malsanuloj jam estas trakurintaj multe da konsultejoj kaj hospitaloj, kie ili estis absurde kuracataj per injektaĵoj kaj ĥemiaj drogoj, kiuj nur povas venenigi la sangon kaj malbonigi la ĝeneralan staton. Kaj eĉ tiam la naturismo atingas ofte grandajn sukcesojn.
|