Kiam la homa organismo malsukcesas en sia batalo kontraŭ akuta malsano, ĝi pasas al kronika stato, se antaŭe ne okazas la morto.
Tiu fiasko povas esti kaŭzata de malbona korpa kondiĉaro (heredaj aŭ aki-ritaj difektoj) aŭ de la intenseco de la akuta afekcio, kiu venkis la organajn defendojn, aŭ eĉ pli ofte, de erara kuracado per ĥemiaj drogoj, serumoj kaj vakcinoj, kiuj, kiel ni diris antaŭe, nur sukcesas "stopi" la simptomojn, netuŝante la kaŭzojn de la malsano.
Farante vulgaran komparon, ni povas diri, ke ĉiu kronika malsano indikas staton de malvenko de la organismo, kiu ne povis elpeli la malamikon. Tiu ĉi, do, enlokiĝas en la korpo, kie ĝi latente vivas, donante de tempo al tempo signojn de vivo: periodaj evoluciaj ekpuŝoj, kiuj indikas senfortajn penojn por sin forsavi de la malsano.
|