Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
Terapioj
    Alopatio
    Homeopatio
    Naturkuracado
    Apiterapio
    Akvoterapio
    Teroterapio
    Klimatoterapio
    Herbokuracado
    Mineralakvoterapio
    Muzikterapio
    Koloroterapio
    Movoterapio
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

La akuta malsano kaj kiel oni g'in kuracas

Ni prenu nian antaŭan individuon, kiu periode suferas iujn banalajn malnormalaĵojn kaj kiu iun tagon prezentas gripon aŭ bronkopulmiton, aŭ tifecan febron. Por la naturismo iu ajn el la akutaj malsanoj estas krizo, per kiu la organismo penas liberiĝi de tiom da malsanigaj substancoj akumulitaj iompostiome en la korpo. Kiam la organoj precipe celantaj tion fari (intestoj, renoj, haŭto kaj pulmoj) ne kapablas elimini tiom da malpuraĵoj, la korpo decidas forbruligi ilin; okazas tiam vera brulado, kies plej grava manifestado estas la febro.
Kiel ni vidas, la akuta febra malsano estas konsiderata de la naturismo, ne kiel proceso malutila, sed tute kontraŭe, treege utila, ĉar ĝi donas okazon, ke la korpo puriĝu.

Ĝustasence ni povas diri, ke la febra malsano ne bezonas esti kuracata, ĉar ĝi mem jam estas kuracado.

Estas nenio pli mirinda por tiu, kiu kapablas observi, ol la proceso ĉe malsanulo atakita de febra afekcio.

Ĉiuj organoj de la korpo, ĉiuj defendoj de la diversaj histoj, senkondiĉe sin metas je la servo de la batalo kiu okazas, ne inter la mikroboj kaj la korpo, kiel kredas la alopatiuloj, sed inter la malsanigaj substancoj, t. e. la akumulitaj organikaj restaĵoj kaj la histoj komisiitaj por forbruligi ilin. La tuta organismo ŝanĝiĝas al vera bruliga forno, kie cindriĝas la ruboj, kiujn li amasigis per lia malĝusta nutrado kaj kontraŭnatura vivsistemo.



supren

Kio estas la rezulto de tiu batalo?

Se la plej gravaj organoj de la paciento ne estas afekciitaj; t. e. se la hepato, la renoj, la koro, la pulmoj, intestoj kaj aliaj organoj, ne prezentas gravajn lezojn, ĉu heredajn, ĉu akiritajn, la rezulto estas favora.

La malsanulo plene triumfas, kaj tiel ni vidas, ke, post kelkaj tagoj, kiam estas forbruligitaj ĉiuj malpuraĵoj, ĉesas la febro, la temperaturo kaj la pulso normaliĝas, reaperas la apetito kaj la homo baldaŭ ekresaniĝas.

Sed, se la malsanulo jam de antaŭe suferas iun lezon en la hepato, la renoj aŭ la koro aŭ iun alian organdifekton, tiam la rezulto estas duba. La luktado fariĝas malegala kaj la korpo ofte cedas, ĉar ĝia tasko forbruligi la rubojn superas ĝian kapablon.

Malzorgata malsano kuraciĝas per si mem en la plej oftaj okazoj. Estas la vis medicatrix naturae, t. e. la spontanea kuraciga peno de la naturo, kiu triumfas, se la viviga energio ankoraŭ ne estas elĉerpita aŭ se la batalo ne estas tro malegala. Pro tio gravas vivo higiena kaj saniga, kiu konservas sendifekta la vivigan energion, kiu ja estas la unika kaj vera defendo, je kiu ni povas kalkuli okaze de malsano.

La naturismo insistas pri la fundamenta graveco de tiu ĉi punkto kaj kiun la popola saĝeco sankciis per la aforismo: "Pli utilas prevento ol kuraco".

Ni diris, ke la malsano emas kuraciĝi spontanee. Sed tio ne signifas, ke la kuracisto estas superflua, ĉar ĉe patologiaj procesoj oni bezonas kompetentulon, kiu helpos la defendpenojn kaj redirektos la deflankiĝojn kaj la troiĝon de kelkaj simptomoj. Ekzemple la febro, simptomo utila, kiu indikas la intensecon de la brulado okazanta en la intimeco de la histoj, povas tro altiĝi kaj naski danĝeron por kelkaj gravaj organoj de la korpo, kiuj suferus patologian difekton pro troa temperaturo.

En tiu okazo la naturkuracisto malaltigas la febron per hidroterapiaj aplikaĵoj: mildaj banoj, malvarmaj frotadoj kaj envolvaĵoj, kompresoj ktp. Estas miregige vidi kiel la febro malaltiĝas per simpla hidroterapia aplikaĵo, sen bezono uzi kontraŭfebrajn produktojn, kiujn oni hodiaŭ trouzas kun gra-vega danĝero por la malsanulo (aspirino, antipirino, kriogenino, fenacetino, kinino, koloidaj medikamentoj ktp.).

lu ajn el tiuj venenaj drogoj paralizas kaj senkapabligas la organajn defendojn kaj atencas kontraŭ la jam menciita viviga energio. La samon ni po-as diri pri la danĝeraj sulfamidoj, penicilino, antibiotikoj ktp.

Oni povas maltime aserti ke la plimulto de la mortoj konstatitaj ĉe la menciitaj malsanuloj, estas kaŭzitaj de erara kuracado per serumoj, vakcinoj kaj ĥemiaj substancoj ĝenerale, kiuj tute ne kuracas la malsanon, sed pligravigas ĝin, ĉar ili sumigas sian venenan balaston al la jam peza tasko de la batalanta organismo. La "ŝoko" kiun la alopatia kuracisto klopodas atingi per la kontraŭfebriloj kaj per kiu la temperaturo malaltiĝas ĝis 37 °C estas nur paraliza efiko. Ni faru vulgaran komparon: ĝi estas kvazaŭ bastonfrapo sur la kapo de homo, kiu sin defendas kaj kiu senkapabligas lin por plue sin defendi.

Plenumante altan moralan devon, la naturismo atentigis kaj daŭre atentigas la publikon kaj la respondecajn kuracistojn kiuj volas kompreni, pri la pereiga uzado de la kontraŭfebriloj en la luktado kontraŭ la infektaj malsanoj.

lu ajn persono kuracita per naturismo de febra afekcio, povas observi, ke post la malsano, li sentas sin organe kaj funkcie multe pli bone ol antaŭ la malsano. La klarigo estas tre simpla. En la daŭro de la febro forbruliĝis ĉiuj malpuraĵoj kaj organikaj ruboj, kiuj embarasis antaŭe la liberan movofacilecon de la funkcioj. La plipurigado estis granda, ĉar dume li manĝis nenion (la manĝado ja nur malfavorus la procezon de la malsano) kaj trinkis nur sufiĉe da akvo aŭ sukoj de fruktoj, laŭokaze, kiuj refreŝigas la korpon kaj faciligas la rapidan eliminadon de la postrestaĵoj de la batalo per la eligaj organoj (intesto, renoj, pulmo, haŭto).

Senfanfarone ni povas diri, ke la naturismo sukcese kuracas 100% da akutaj infektaj malsanoj, kaj (tio ankoraŭ pli gravas) tute sen komplikiĝoj. Tion montras la statistikoj de la naturistaj sanatoriaj kaj hospitaloj, kiuj troviĝas multnombre en Eŭropo kaj Usono, kaj la ĉiutaga praktikado de la naturkuracistoj.

Sed por atingi tiujn 100% da sukcesoj, estas necese, kiel ni antaŭe diris, ke la malsanulo havu nenian organdifekton kaj ke lia malsano estu kuracata per naturismo ek de la unua momento.

Verdire, la akutaj malsanoj tre malpliiĝis en la lastaj tempoj. Oni ne plu vidas nuntempe tiujn grandajn epidemiojn de pasintaj jarcentoj, kiuj pereigis tiom da homoj.

Tamen, tiun rezultaton ni ne povas atribui al uzo de serumoj, vakcinoj kaj venenaj drogoj, sed al la progresoj de la sanitara inĝenierarto kaj al la plibonigitaj vivkondiĉoj de la malriĉaj klasoj.

Ni povas prezenti kiel ekzemplon la urbojn Rio de Janeiro, Guayaquil kaj Panama, kie la flava febro regis en karaktero endemia ĝis antaŭ nelonga tempo, kaj kiun oni sukcesis malaperigi, ne per serumoj kaj vakcinoj, sed metante la regionon en bonaj sanitaraj kondiĉoj: drenado de marĉoj, kanalizado de malaltaj terenoj, forigado de balaaĵoj, konstruado de loĝejoj laŭ higienaj normoj, kloakoj, fluanta kaj trinkebla akvo, krematorioj ktp.

Sed tiu malpliiĝo de la epidemioj koincidas kun alia fakto tre alarma: la grandega plimultiĝo de kronikaj malsanoj (tuberkulozo, sifiliso ktp. ) kaj degeneraj (kancero, diabeto, arterisklerozo, mensaj malsanoj ktp. ).

La kaŭzojn de tiu fenomeno oni devas serĉi en la neracia nuntempa vivo de la homaro, kiu apartiĝas pli kaj pli de la naturo.

Tiun interesan punkton mi bedaŭrinde ne povas plue trakti, ĉar mi devas nun klarigi koncize, kio estas la kronika malsano kaj kiel oni kuracas ĝin per naturismo.



supren

La malsano estas ununura / La kronika malsano kaj kiel oni g'in kuracas

© 2005-2007 MZ-Verlag