Jen ni alvenas al la unueca koncepto pri la malsanoj, kiu estas baza por la naturismo: "La malsano estas unusola kaj la kaŭzo, kiu produktas ĝin ankaŭ estas ununura".
La alopatia pseŭdoscienco okupas sin pri la ekzakta diagnozo de la malsanoj, kvazaŭ ili estus realaj kaj bone fiksitaj estaĵoj, preskaŭ ĉiam kaŭzitaj de mikroboj, kiujn oni devas bone individuigi por celdirekti al ili mortbaton. Estas impresiga la amaso da diagnozaj rimedoj, kiujn disponas la alopatio: ĥemiaj analizoj, iksradioj, elektrodiagnozo, ĉelodiagnozo kaj mil aliaj. Ekzistas multekostaj kaj komplikaj aparatoj, nur en la servo de la kuracisto, kiu nepre volas enketi la nomon de la malsano, por alglui al ĝi la ĝustan etikedon.
Rimarkinde estas, kaj multfoje la publiko ne ĝin scias, ke tia subtileco de diagnozo nur taŭgas por konfuzi eĉ pli la kuracistojn. Escepte la malsanojn plej vulgarajn, estas malfacile trovi du samajn diagnozojn ĉe ununura klinika afero.
Sufiĉas vidi la informojn, kiujn la leĝistaj (alopatiaj) kuracistoj prezentas al la tribunaloj; la rezultoj de la kuracistaj konsiliĝoj (precipe se "eminentuloj" ĝin partoprenas); kaj fine la nekropsio (postmortekzameno), kiu ofte elmontras, ke la diagnozo farita al la malsanulo nur servis la kuraciston por brili ĉe la katedro aŭ en la kunsidoj de iu Scienca Societo.
Sekvante la fadenon de la fundamenta koncepto, ke la malsano estas unusola kaj la kaŭzo, kiu produktas ĝin ankaŭ estas ununura, ni vidu la meĥanismon kaj signifon de la akutaj malsanoj kaj poste tiujn de la kronikaj malsanoj.
|