Ni jam diris, ke la malsano estiĝas pro malobeo al la naturaj leĝoj.
Sed la homa korpo, tiu mirinda maŭino, posedas siajn proprajn defendajn rimedojn, kiuj konstante klopodas liberigi ĝin de tiom da venenaj substancoj, kiel la viando kaj aliaj produktoj kadavraj, alkoholo, tabako, nutroproduktoj falsitaj de la industrio ktp. La haŭto, la renoj, la pulmoj, la hepato kaj la intestoj estas la organoj precipe celantaj liberigi nin de tiuj malpuraĵoj.
Nu, ni konsideru, ke la homo faras malbonaĵojn kontraŭ sia sano ne nur unufoje, sed ĉiutage kaj eĉ kelkfoje en unu sama tago.
Venas do la momento, kiam la menciitaj organoj superŝarĝiĝas per laboro kaj ne povas funkcii plu kun la necesa efikeco. Tiam la malsanigaj substancoj, kiuj ne povas esti eliminataj, estas retenataj en la organismo, eniĝas en la intimo de la histoj kaj malpurigas la sangon. Oni povas diri, ke ĝuste en tiu momento komenciĝas la stato de malsano. Oni devas tre bone atenti tiun koncepton, ĉar ĝi estas fundamenta por la naturismo. La malsano ne subite estiĝas, kiel kredas la plimulto de la personoj kaj eĉ la alopatiaj kuracistoj, sed laŭ grada, iompostioma formo. Por la naturistoj la malsano ne estas iu spado de Damoklo, pendanta super ĉiu persono por celdirekti al li baton en tute neatendita momento; sed la rezulto de longa proceso da eraroj kaj mallertaĵoj pro malracia vivsistemo.
Ni revenu al nia antaŭa ekzemplo. Ni diris, ke, kiam la malsanigaj substancoj reteniĝas en la organismo, tiam komenciĝas la stato de malsano. Plej ofte en tiaj okazoj la persono afekciita ankoraŭ sentas nenian malnormalaĵon, ĉar la korpo havas kompensajn meĥanismojn, kiuj penas lokalizi kaj kontraŭbatali la malsanon. Sed tiu persono, kiu nur ŝajne bonfartas, ne ŝanĝas sian vivsistemon kaj daŭre veneniĝas pli kaj pli. Tiam, la kompensaj meĥanismoj, antaŭ la kreskanta pligrandigo de la laboro, iĝas momente senprovaj kaj aperas kelkaj malnormalaĵoj, kiuj per si mem ne konsistigas la malsanon (oni bone atentu tion), sed estas nur simptomoj, t. e. eksteraj manifestadoj de la malsano, kiu kuŝas en la intimo de la histoj kaj en la sango.
Tiel ni ofte vidas personojn, kiuj neniam antaŭe plendis pro malsano, kaj kiuj iutage prezentas kapdoloron, lakson aŭ mallakson aŭ malapetiton, sendormecon ktp.
Laŭ tio, kion ni jam diris, oni deduktas ke, nek la kapdoloro, nek la lakso aŭ mallakso, nek malapetito aŭ sendormeco ktp. konsistigas per si mem la malsanon. lli nur estas alarmsignoj, anoncoj pri danĝero, kiuj indikas, ke la organismo ne funkcias en ĝusta formo. Kion oni devas fari, kiam gardostaranto avertas pri minacanta danĝero?
|