Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
Terapioj
    Alopatio
    Homeopatio
    Naturkuracado
    Apiterapio
    Akvoterapio
    Teroterapio
    Klimatoterapio
    Herbokuracado
    Mineralakvoterapio
    Muzikterapio
    Koloroterapio
    Movoterapio
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Sano kaj malsano

Antaŭ ol klarigi kiel oni kuracas la malsanojn per la naturismo, ni devas fiksi la koncepton pri sano kaj malsano, ĉar la kriterio kiun havas pri ili la alopatiuloj kaj naturistoj estas tre malsama.

La homo estas vera trio, kiu konsistas el korpo, menso kaj animo. La disvolviĝo kaj funkciado normalaj de ĉiu el tiuj elementoj, same kiel la harmonio necesa, kiu devas regi inter ili, donas al ni la tipon de la homo plena, kompleta, senmanka; unuvorte, la homo sana.

Estas la idealo, kiu celas havigi al ĉiu homa estulo korpon de atleto, menson de saĝulo kaj animon de sanktulo.

Oni ne povas paroli pri kompleta sano, se ekzistas senproporcio aŭ anomalio inter ĉi tiuj elementoj; do, saĝulo kun malfortika korpo estas tiel nenormala kiel atleto kun menso malklara kaj deviita animo.

Por akiri ĉi tiun staton de kompleta sano, estas necesaj diversaj kondiĉoj. Unue gravan rolon ludas la hereda faktoro, ĉar gepatroj malsanaj ne povas naski sanan infanon. Krom ĉi tiu hereda faktoro ekzistas faktoroj, kiujn la individuo mem akiras dum sia vivoekzistado: ĉirkaŭanta medio, kie li disvolviĝas, ĉu moralo, profesio, vivmetodo kaj precipe la nutrado. Ne estas eble trastudi ĉiun el tiuj faktoroj, kies graveco jam estis elpruvita pli ol necese. Ni parolu ĉi tie en terminoj tre facilaj kaj simplaj, ĉar ni ja ne direktas nin al kuracistoj, sed al la ĝenerala publiko. Ni povas diri, ke homo estas sana, kiam li estas pura. Sed ni ne parolas ĉi tie nur pri la ekstera pureco de la haŭto, sed precipe pri la interna, kiu koncernas ĉiujn histojn kaj finfine la sangon. Malmultvorte, la homo estas sana, kiam li havas puran sangon.

Nu, kiam la sango malpuriĝas, jam komenciĝas la stato de malsano. Tiujn substancojn, kiuj malpurigas la sangon, ni povas nomi "substancoj malsanigaj". De kie venas tiuj malsanigaj substancoj, kiuj pasas al la sango? Multaj povas esti la kaŭzoj, kiuj estigas ilin, sed ĉiuj reduktiĝas al unu sola: la vivo kontraŭnatura, t. e. ĉio kio kontraŭagas la naturajn leĝojn, kiuj regas la homan ekziston. Koncerne la nuntempon, ni povas diri, ke la vivo de la moderna homo estas ekstreme kontraŭnatura: li manĝas kaj trinkas en malracia formo, distribuas malĝuste la tempon de laboro kaj ripozo, fariĝas sklavo de ĉiuj malvirtoj ktp. ktp. Puŝata de iu freneza dezirego de meĥanika progreso, li malzorgas ĉion ceteran, forgesante la plej mirindan maŝinon el ĉiuj: la homan maŭinon. Kaj tiu, kompreneble, suferas pro tiom da eraroj kaj konsekvence svarmas hodiaŭ nekalkulebla nombro da malsanuloj, kiuj plenigas hospitalojn, kuracejojn, azilojn kaj frenezulejojn, tiel, ke oni bezonas konstrui ĉiutage pli kaj pli da ili. Sed ne estas tiel kiel oni solvos la problemon de la malsano, same kiel oni ne povas solvi la problemon de la krimoj, konstruante pli da malliberejoj.



supren

La pioniroj de la naturista medicino / Kiel estig'as la malsano?

© 2005-2007 MZ-Verlag